Biržai

urbo en Litovio
Biržai
blazono de Biržai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: distrikto Panevėžys (ĝis 2010)
subdistrikta komunumo: Biržai
nombro de loĝantoj: 10 444 (en 2023)
areo (komunumo): ĉ. 15,59 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 450
koordinatoj: 56° 12' norde, 24° 45' oriente

Biržai [BIRĵej] estas urbeto en la nordo de Litovio, proksime de la limo al Latvio. Ĝi apartenas al samnoma subdistrikta komunumo Biržai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Panevėžys. En 2023 en la urbo vivis 10 444 loĝantoj sur areo de 16,35 kvadrataj kilometroj, kio en 2023 rezultigis loĝdenson de 639 loĝantoj/km². Biržai situas ĉe la lago Širvenos kaj estas tradicia bierfareja urbo.

La loko skribe unuafoje menciiĝis dum la jaro 1415 okaze de vizito de la litova grandduko kaj pola reĝo Jogaila. Ĝis la 16-a jarcento la urbo apartenis al la nobela familio Radvila kaj dum ties influo estis centro de la reformacio en Litovio, kiu tamen fine ne konvinkis multajn litovojn ŝanĝi de katolikismo al protestantismo. La urbajn rajtojn Biržai oficiale ricevis dum 1589. Dum la jaro 1804 la urbo vendiĝis al la poldevena grafo Tiškevičius, kiu ĉi tie dum la 19-a jarcento starigis kastelon, kiu ĝis hodiaŭ bone konserviĝis.

Gefiloj redakti

Partneraj urboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti