Birda inteligento traktas la difinon de inteligento kaj ties mezuro kiel ĝi aplikiĝas al birdoj. Tradicie, birdoj estis konsiderita laŭ inteligento malsuperaj al mamuloj, kaj insultaj terminoj kiel birdaj cerboj estis uzitaj familiare en kelkaj kulturoj. Tiaj perceptoj estas ne pli longe konsideritaj science validaj. La malfacileco difini aŭ mezuri inteligenton ĉe ne-homaj bestoj malfaciligas la temon por scienca studo. Anatomie, birdo havas relative grandan cerbon kompare kun la kapogrando. La vida kaj aŭda sentoj estas bone evoluigitaj en plejparto de specioj, dum estas bone evoluigitaj tuŝa kaj flara kapabloj nur en kelkaj grupoj. Movado estas atingita pere de flugoj kaj de la kruroj en plejparto de specioj. La beko kaj piedoj estas uzitaj por manipuli manĝon kaj aliajn aĵojn. Birdoj povas komuniki uzanta vidajn signalojn tiel kiel per la uzo de alvokoj kaj kantoj. La elprovado de inteligento estas sekve bazita sur studo de la reagoj al senta stimulado.

Keo famas pro sia inteligento kaj scivolemo, ambaŭ necesaj por survivado en akra monta medio. Keoj povas solvi logikajn kaporompulojn, kaj enmeti aŭ elmeti aĵojn laŭ preciza ordo por havi manĝon, kaj kunlaboras por atingi celon; kelkaj havas inteligenton de averaĝa sesjara infano.

Papagoj redakti

Lastatempaj eksperimentoj realigitaj kun ses edukitaj keoj havigis neatenditan pruvaron pri mensa saĝeco, kiu ebligas al ili kalkuli probablecojn kaj kombini informaron kaj socian kaj fizikan samlerte kiel infanoj kaj aliaj grandsimioj, spite la malgrandon de iliaj cerboj. Teamo de la Universitato de Auckland, en kiu Amalia Bastos, kiu publikas la studon en la gazeto "Nature Communications", profitis la kapablon de keoj por interagado kun objektoj por proponi al ili gravan defion: nome integri informaron de tre diversaj kategorioj por dedukti kio plej konvenas. La birdoj sukcesis prave elekti inter diversaj ebloj por atingi la premion; el tio oni sugestas konverĝan evoluon de tiom distaj grupoj kiel psitakedoj kaj grandsimioj. Fakte oni komparis la inteligenton de keoj kun tiu de ludanto de pokero kiu devas kombini probablecojn kun konduto de la rivalo. Similaj eksperimentoj estis faritaj nur komparante konduton de ĉimpanzoj kun homoj, kvankam foje similaj rezultoj venis de eksperimentoj kun abeloj.[1]

Notoj redakti

  1. Javier Salas, Los loros gamberros que saben calcular probabilidades para sacar tajada, El País, 03 Mar 2020 - 17:03CET. Alirita la 4an de marto 2020.

Eksteraj ligiloj redakti