Birdomanĝulo, aŭ laŭ la latina scienca nomo AvivoroAvivorulo, estas specialeca predanto de birdoj, por kiuj birdoj formas grandan proporcion de ĝia dieto. Tia birdomanĝaj bestoj ekzistas en granda gamo de grupoj.

Amerika turfalko ĉasas birdojn
Sovaĝa serpento de la specio Trimeresurus malabaricus de la familio viperedoj predas birdon.

Birdoj redakti

Birdoj kiuj estas specialecaj predantoj de birdoj inkludas certajn akcipitrojn kaj falkojn. Ĝeneralaj ecoj de birdaj avivoroj inkludas kranioformon kiu estas bone adaptita por ektenado kaj dispremado per la beko, kvankam ne aparte bone strukturas por koltordantaj moviĝoj[1]. Birdomanĝaj rabobirdoj ankaŭ tendencas montri pli grandan seksan duformismon ol aliaj rabobirdoj, kaj la inoj estas pli grandaj ol la maskloj[2].

Kelkaj birdaj avivoruloj kiel ekzemple la Ŝikro, Besro, Nizo, kaj Striakcipitro kaptas ilian predon per flugado el kovro en arbo aŭ arbusto, prenante ilian predon senaverte. En kontrasto, la Balkanfalko ĉasas en malferma kamparo prenante birdojn per horizontala persekuto. La Plumbofalko uzas kaj embuskon kaj pli etendajn flugojn[3] Arkivigite je 2013-12-14 per la retarkivo Wayback Machine. La Migra falko plonĝas sur flugantaj birdoj el granda alteco je rapidecoj kiuj povas superi 300 km/h.

La formortinta Aglo de Haast de Nov-Zelando ĉasis la grandajn neflugantajn birdospeciojn de la regiono kiel ekzemple la Moao.

Mamuloj redakti

Reptilioj redakti

Amfibioj redakti

Araknedoj redakti