Birdorezervejo (nomita foje ankaŭ ornitologia rezervejo) estas naturrezervejo celita por protekti birdo-speciojn. Kiel ĉe aliaj naturrezervejoj, ankaŭ en birdorezervejo la ĉefa celo estas eviti, ke specio iĝu endanĝeritaformortinta. Tipe, birdospecioj en rezervejo estas protektitaj kontraŭ ĉasado kaj habitatodetruo. Krome birdorezervejoj servas ankaŭ kiel elstaraj lokoj por birdorigardado. Normale, naturrezervejoj estas sub la zorgado de ne-profitcelaj organizoj kaj registaraj institucioj.

La naturrezervejo Wicken Fen, proksime al Soham, Anglio, estas birdorezervejo.

Birdorezervejo estas areo kie oni faris demarŝojn por konservi habitaton kiu estas ŝlosila por birdoj. Ili povas esti areoj kiel malsekejoj, kiuj normale allogas multajn birdojn, aŭ terenojn kiuj estas gravaj por la survivado de endanĝerita specio. Tutmonde, estas diferencaj tipoj de protektitaj areoj kun variaj juraj statusoj. Ekzemploj de tio estas internaciaj protektoprogramoj, kiel tiuj administrataj de la Eŭropa Unio, aŭ de landaj kaj regionaj instancoj. Inter ili menciindas Ramsar-Interkonsento, BirdLife International, Gravaj birdareoj, Birda Direktivo ktp.