Birdorezervejo Vedanthangal

Birdorezervejo de Lago Vedanthankal (en tamila வேடந்தாங்கல் பறவைகள் சரணாலயம்) estas Birdorezervejo de 30 hektaroj situanta en la Distrikto Kanĉipuram de la ŝtato de Tamilnado, Barato. Tiu Birdorezervejo situantas je ĉirkaŭ 75 km el Ĉenajo ĉe la Nacia Aŭtoŝoseo 45 (NH45) sude de Ĉengalpattu.

Griza pelikano, Blankakapa mikterio, kaj Egreto videblas en tiu foto.
Vido de la Birdorezervejo de Lago Vedanthankal.
Blankakapa mikterio flugante super la lago.
Enirejo.
Pelikanoj nestumantaj.

Vedanthangal estas hejmo por migrantaj birdoj, kiaj la Pintvostanaso, la Marĉanaso, la Montarmotacilo, la Bluflugila anaso, la Blankventra tringo kaj multaj pliaj.[1]

Vedanthangal estas je veturo de ĉirkaŭ unu horo kaj duono el Ĉenajo. Ĝi estas unu el plej malnovaj rezervejoj por akvobirdoj en la lando. Vedanthangal en Tamila lingvo signifas 'domareto de la ĉasisto'.[2] Tiu area estis favora ĉasejo por la lokaj senjoroj jam antaŭ 301 jaroj. La regiono allogas grandan varion de birdoj ĉar ĝi disponas malgrandajn lagojn kiuj utilas kiel manĝejoj por la birdoj. Konstatinte ties ornitologian gravon, jam la Brita registaro entreprenis paŝojn por disvolvigi Vedanthangal al Birdorezervejo tiom frue kiom ĝis 1798. Tiu estis establita en 1858 laŭ ordono de la registo de la distrikto Ĉingleput.

Plej taŭga epoko por viziti tiun Birdorezervejon estas el novembro al marto. Dum tiu tempo birdoj estas plej aktivaj pro konstruo kaj riparado de siaj nestoj.

Vilaĝanoj ĉe tiu Birdorezervejo ege engaĝiĝas al konservo de la Birdorezervejo kaj de la birdoj kiuj venas al tiu Birdorezervejo, kaj ili entreprenis demarŝojn por eviti ĝenadon al la alfluo de la birdoj.

Historio redakti

Birdospecioj redakti

Notoj redakti