La birdoringado estas ornitologia tekniko, kiu konsistiĝas el almeti markon (praktike, ringon) ĉe la piedon de birdo, celante:

  • Sekvi la sovaĝajn birdojn, studi iliajn migradojn kaj aliajn aspektojn de iliaj natura vivo.
  • Identigi la domajn birdojn per ringo, kie estas skribita la nomo de la bredisto kaj la naskodato de la birdo. Tia rimedo celas malhelpi bestan kontrabandon, kaj sekvi leterkolombojn dum konkurso.
Ringhava Regoledo kaptita en reto

Ringado de la sovaĝaj birdoj redakti

Ĉiu ringo almetita al birdo havas unikan alfanumeran kodon, kiu indikas, per dosiero, diversajn informojn pri tia birdo (specio, sekso, aĝo, dato kaj loko de la ringado, biometraj informoj kiel la maso, grando, grasmaso ktp).

Kiam jam ringita birdo estas kaptita, la alfanumera kodo de ĝia ringo permesas ritrovi ĝin el la dosiero, kaj tial studi la movojn de la birdo kaj ĝiajn fizikajn evoluojn.

Aliaj teknikoj redakti

 
Granda fregatino, (Fregata minor) markita per flugil-glumarko por studo pri ĝia reprodukto

Aliaj teknikoj malvolviĝis, por sekvi la birdojn sen devi re-kapti ilin. Iuj ringoj enhavas kolorajn kodojn de malproksime videblajn.

Oni povas marki grandajn birdoj per glumarkoj gluataj sur la flugilon, kiu povas esti legata de malproksime. La glumarko falos kun la venonta mudo Oni foje enmetas falsan plumon (kun kolorkodo) en la plumaron.

Anasedojn (ekzemple la krekojn) oni povas marki per nazaj markoj. Tiaj markoj estas fiksataj ĉe la beko per nilona fadeno pasata tra la naztruoj (tio ne dolorigas, tiaj birdoj ne havas nazan septon).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Pri la nazaj markoj redakti