Birdotimigilo

ilo por timigi birdojn

Birdotimigilo en tradicia formo estas pajla, homsimila pupo vestita per malnovaj vestaĵoj, uzata por timigi birdojn (ekz. dompaserojn kaj sturnojn) en kampoj kaj fruktoĝardenoj.

Birdotimigilo en japana kamparo

Modernaj birdotimigiloj malofte havas homan formon, ofte ili estas metalaj rubandoj aŭ aŭtomataj pafiloj. Lastatempe teknologio estas profitata de kamparanoj kiuj reutiligas jam uzitajn kaj difektitajn KDojn kaj pendigas ilin el la arboj de fruktoĝardenoj por timigi birdojn, kiuj ŝajne teruriĝas el la brilaj koloroj de la ĉielarko en tiuj.

Birdotimigilo estas ankaŭ unu el ĉefroluloj en la libro La mirinda sorĉisto de Oz de L. Frank Baum. Krome en multaj tradiciaj rakontoj aŭ modernaj rakontoj imitantaj tradicion aperas similaj roluloj, kiuj plej ofte estas simboloj de simplaj kamparanoj.