La birmatigra pitono (Python molurus) el la ordo de skvamuloj kaj familio de pitonedoj videblas en Fuĝjano, Gŭangdongo, Gŭangŝio, Gujĝoŭo kaj Junano de Ĉinio, kaj ankaŭ en la Hindoĉina Duoninsulo. Ĝi estas primitiva serpento. Ĝi havas sur si skvametojn kaj grandajn makulojn. Ĝi estas longa je 5'6 metroj ĝenerale, iuj el la pitonoj longas eĉ pli ol 7 metrojn, ĉiu kun paro da tre malgrandaj konusaj malantaŭaj membroj ambaŭflanke de la anuso. La pitono de Ĉinio estas unu el la tri plej grandaj serpentoj en la mondo. Ĝi vivas en tropikaj kaj subtropikaj arbaroj. Cirkulas multaj onidiroj pri ĝia feroceco kaj grandeco. Efektive, ĝi malofte damaĝas homojn. Ĝi kun malbona vidkapablo estas kaj surda kaj muta, nur iom siblas. Laŭdire, pitono aŭ serpento fiksas sian rigardon sur ĉasaĵo por ĝin hipnotigi antaŭ ol ĝin kapti. Sed fakte ne. Ĝi fiksas la rigardon sur ĉasaĵo, ĉar ĝi ne povas bone distingi, kiu estas senmova ĉasaĵo kaj kiu estas senviva objekto. Tuj kiam la ĉasaĵo ekmovas sin, ĝi povas ĝin trovi kaj rapide kapti. Ĝi serĉas kaj kaptas ĉasaĵon ĉefe per siaj termogena kaj vomernaza organoj. Ĝi povas engluti beston multe pli grandan ol ĝi mem, ĉar ĝiaj vizaĝostoj estas ne firme kunligitaj. Unufoje ĝi povas engluti grandan kvanton da nutraĵoj, sed la totala kvanto de ĝiaj manĝaĵoj en unu jaro estas nur iom pli granda ol ĝia korpopezo. Satiĝinte, ĝi povas nenion manĝi dum pluraj semajnoj kaj eĉ pluraj monatoj. Estis iu pitono, kiu nenion manĝis dum 149 tagoj, sed perdis nur dekonon de sia korpopezo. Ĝi kreskas tre rapide en la komenca tempo post sia naskiĝo, sed malrapide, kiam ĝi atingas la longecon de 2-3 metroj. En la Pitsburga Zoologia Ĝardeno de Usono pitono 8 metrojn longa kreskas nur 25 cm. dum unu jaro. La virpitono kreskas maipli rapide ol la ina. Plej grandaj pitonoj kutime estas inaj. La pitonino demetas ovojn blankajn en junio, kies nombro povas atingi centon. Duni kovado ĝia korpa temperaturo estas je 3-4 gradoj pli alta ol kutime kaj ĝi nek manĝas nek trinkas.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Burma pitono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Skvamuloj Squamata
Subordo: Serpentoj Serpentes
Familio: Boaedoj Boidae
Subfamilio: Pitonedoj Pythonidae
Genro: Pitono Python
Specio: Python molurus
Subspecio: P. m. bivittatus
Python molurus bivittatus
Kuhl, 1820
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr