Birmensdorf

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Birmensdorf ZH (stacidomo).

Birmensdorf ZH estas komunumo en la distrikto Dietikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 5540 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. (Ne miksu Birmendorf en Kantono Zuriko kun Birmenstorf en Kantono Argovio!)

Birmensdorf ZH
Blazono de Birmensdorf ZH
Blazono de Birmensdorf ZH
la loka preĝeja turo
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dietikon
Koordinatoj  47° 21′ 16″ N 8° 26′ 16″ O / 47.35444 °N, 8.43778 °O / 47.35444; 8.43778 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 16″ N 8° 26′ 16″ O / 47.35444 °N, 8.43778 °O / 47.35444; 8.43778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5540
Areo 11,38 km²
Alteco 510 m super marnivelo
Poŝtkodo 8903
Komunumkodo 0242
Mapo de Birmensdorf
vdr

Geografio redakti

Birmensdorf situas en la Reppisch-Valo en larĝa valkaldrono. Pluraj riveretoj inter kiuj Lunnerenbach kaj Wüeribach trafluas la valon kaj alfluas la rivereton Reppisch, kiu siavice en Dietikon alfluas la riveron Limato. Okcidente de Birmensdorf troviĝas la monto Uetliberg.

Trafiko redakti

Tra Birmensdorf pasas la trajnlinio Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Affoltern ĉe Albis al Zugo. Per ĝi kaj diversaj poŝtaŭtobuslinioj Birmensdorf estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Ek de somero 2009 Birmensdorf disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A3, kaj tra la nova Uetliberg-Tunelo la centro de la urbo Zuriko atingeblas en malpli ol 10 minutoj.

Historio redakti

En Fildern oni malkovris spurojn de setlejoj el la ŝtonepoko kaj en Landikon kaj Risten estis trovitaj romiaj restaĵoj. Unua dokumenta mencio de Birmensdorf datiĝas de la jaro 876 kiel Piripoumesdorf kiam iu sinjoro Adalpern donacis parton de siaj havaĵoj al la Virina Monaĥejo de Zuriko. Grandaj partoj de Birmensdorf apartenis ĝis ties malfondo en la jaro 1808 al la Monaĥejo Sankta Blazio. En la jaro 1803 Biremensdorf estis atribuita al la distrikto Horgen ek de 1815 al la distrikto Zuriko kaj ek de la 1-a de julio al la nove fondita distrikto Dietikon. Kiel aŭtonoma politika komunumo Birmensdorf ekzistas ek de la jaro 1834.

Esperanto-Movado redakti

En Birmensdorf loĝis en la jaro 1991 la nuna kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo Dietrich Michael Weidmann kun sia edzino Nelida Weidmann-González Fonseca.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti