Birr AG

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Birr

Birr estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 4092 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Birr
Blazono de Birr
Malnova lernejo de Birr kun Pestalozzi-monumento
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 26′ 09″ N 8° 12′ 10″ O / 47.43583 °N, 8.20278 °O / 47.43583; 8.20278 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 09″ N 8° 12′ 10″ O / 47.43583 °N, 8.20278 °O / 47.43583; 8.20278 (mapo)
Areo 5,05 km²
Alteco 405 m super marnivelo
Poŝtkodo 5242
Komunumkodo 4092
Mapo de Birr
vdr

Geografio redakti

Birr situas ĉe la suda flanke de la vasta ebenaĵo Birrfeld, kiu situas inter la rivero Reuss en oriento kaj Aro en okcidento. La sudan limon de Birr formas la monto Chestenberg, brako de la Falda Ĵuraso, kiu havas alteco den 647 m s.m. La setlejzono de komunumo komplete kunkreskis kun tiu de la najbara komunumo Lupfig.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,05 km², de kiuj 1,76 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,51 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sura alteco de 645 m s.m. sur la kulmino de la monto Chestenberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 390 m s.m. sur la ebenaĵo Birrfeld.

Najbarj komunumoj redakti

La komunumo Birr limas en okcidento kaj nordo al Lupfig, en oriento al Birrhard, en sudoriento al Brunegg, kaj en sudokcidento al Möriken-Wildegg.

Trafiko redakti

Birr disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Brugg kaj krome ankaŭ per poŝtaŭtolinio al Brugg estas konektita al la publika transportreto.

Tra Birr pasas la kantona ĉefvojo de Lencburgo al Brugg. Unu kilometron norde de la komunumo troviĝas alverturejo al la svisa aŭtovojo A3 kaj du kilometrojn sude de ĝi al la svisa aŭtovojo A1. La komunumo tiel estas trafike bonege atingebla.

Historio redakti

 
La geedzoj Pestalozzi dum la instruado en Neuhof, Birr

La unua dokumenta mencio de Birr datiĝas el la jaro 1270 kiel Bire.

En mezepoko Birr apartenis al la propra voktejo de la Habsburgoj kaj do al ilia unua posedaĵo. En la jaro 1397 la Habsburgoj koncedis la posedorajtojn kaj la malaltan jurisdikcion al la Monaĥejo Königsfelden. En la jaro 1415 la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Birr fariĝis nun parto de la Berna Argovio. En la jaro 1528 la Monaĥejo Königsfelden kadre de la reformacio estis mondigita, kaj la iama propra voktejo de la Habsburgo nun fariĝis la berna voktodistrikto Königsfelden.

En la jaro 1771 Johann Heinrich Pestalozzi venis kun sia edzino al la bieno Neuhof en Birr kaj tie komencis agrikulturan entreprenon kun novaj plantoj kaj sterkmetodoj kun la celo montri al la malriĉiĝintaj kamparanoj manieron plibonigi sian situacion. Post kiam tiu entrepreno fiaskis, li kaj lia edzino Anna Pestalozzi venigis 40 orfajn infanojn al la bieno kaj kombinis industrian laboron kun edukado kaj lernejo. Pro ekonomiaj kialoj Pestalozzi devis fermi la instituton en la jaro 1780.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Birr fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Personecoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti