Birrhard

komunumo de Svislando
Birrhard
Blazono de Birrhard
Komunuma domo de Birrhard
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Brugg
Koordinatoj  47° 26′ 4″ N 8° 14′ 45″ O / 47.43444 °N, 8.24583 °O / 47.43444; 8.24583 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 4″ N 8° 14′ 45″ O / 47.43444 °N, 8.24583 °O / 47.43444; 8.24583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 652
Areo 3,0 km²
Alteco 390 m super marnivelo
Poŝtkodo 5244
Komunumkodo 4093
Mapo de Birrhard
vdr

Pri la komunumo redakti

Birrhard estas komunumo en la distrikto Brugg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 652 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

 
La rivero Reuss en Birrhard

Birrhard situas ĉe la orienta flanko de la ebenaĵo Birrfeld ĉe la okcidenta bordo de la rivero Reuss.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,00 km², de kiuj 1,01 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,37 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 412 m s.m., dum la plej malata punkto situas sur alteco de 340 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Reuss.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Birrhard limas en nordo al Mülligen, en oriento al Birmenstorf, en sudo al Wohlenschwil kaj Mägenwil, en sudoriento al Brunegg, kaj en okcidento al Birr kaj Lupfig.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Brugg al Mellingen.

Sur la teritorio de la komunumo situas la aŭtovojtriangulo Birrfeld de la svisaj aŭtovjoj A1 kaj A3. La plej proksimaj alveturejoj al la du aŭtovojoj troviĝas en distanco de proksimume 3 km.

Historio redakti

 
Faktrabdomo en Birrhard

La unua dokumenta mencio de Birrhard datiĝas el la jaro 1254 kiel Birharth.

En mezepoko Birrhard apartenis al la propra voktejo de la Habsburgoj kaj do al ilia unua posedaĵo. En la jaro 1397 la Habsburgoj koncedis la posedorajtojn kaj la malaltan jurisdikcion al la Monaĥejo Königsfelden. En la jaro 1415 la trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, kaj Birrhard fariĝis nun parto de la Berna Argovio. En la jaro 1528 la Monaĥejo Königsfelden kadre de la reformacio estis mondigita, kaj la iama propra voktejo de la Habsburgo nun fariĝis la berna voktodistrikto Königsfelden.

En aprilo 1798 eksplodis la Helveta Revolucio kaj kun helpo de francaj trupoj Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. Birrhard fariĝis nun komunumo de la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj redakti