Birs estas rivero en la nordo de Svislando kun longeco de 73 km. La rivero pasas tra la kantonoj Berno, Ĵuraso, Soloturno kaj Bazelo Kampara. La akvokolekta areo de Birs etendiĝas sur 922,3 km², kiuj plejparte situas en Svislando kaj etparte ankaŭ en Francio.

Birs
Birs en la ravino de Moutier
rivero
Bazaj informoj
Longeco 73 km
Akvokolekta areo 922,3 km²
Averaĝa trafluo 7,57 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 765 m
Enfluejo Rejno
- Alteco 246 m
Geografio
Alfluantoj Trame, Ruisseau de Chaluet, Challère, Raus, Scheulte, Sorne, Ruisseau de Mettembert, Lützel, Wahlenbach, Lüssel, Ibach, Chastelbach kaj Seebach
Map
Rivero en Eŭropo
vdr

Geografio redakti

La fonto de Birs troviĝas en la Ĵurasa Montaro sudokcidente de Tavannes ĉe la pasejo Col de Pierre Pertuis en la Berna Ĵuraso sur alteco de 765 m s.m.. Ĝi alfluas al Rejno en Birsfelden je alteco de 246 m s.m. La fonto de Birs estas riveregfonto, kiu estas la elfluejo de ampleksa, multkilometra kavernsistemo interne de la Ĵurasa Montaro, kie kolektiĝas pluvakvo. La rivero trapasas entute ok ĉenojn de la Ĵuraso, tiel ke impresaj ravinoj interŝanĝiĝas kun vastaj valkaldronoj.

Historio redakti

Jam historie laŭlonge de la rivero Birs kondukis grava trafikvojo, kiu jam estis uzita en la paleolitiko kiel montris diversaj trovaĵoj. En romia epoko tra la valo pasis romia strato. La vojon en mezepoko la episkopoj de Bazelo sekurigs per diversaj kasteloj kaj fortikaĵo, kio fariĝis la bazo de ili regno. En la jaro 1444 ĉe la bordo de la rivero okazis la Batalo de Sankt-Jakob ĉe Birs. En la deknaŭa jarcento dum la industriiĝo estis konstruitaj laŭlonge de Birs diversaj fabrikoj, kiuj utiligis la akvoenergion de la rivero.

Alfluantoj redakti

Gravaj alfluantoj de Birs estas Trame, Ruisseau de Chaluet, Challère, Raus, Scheulte, Sorne, Ruisseau de Mettembert, Lützel, Wahlenbach, Lüssel, Ibach, Chastelbach kaj Seebach.

Komunumoj laŭlonge de Birs redakti

De la fonto ĝis la alfluo al Rejno laŭlonge de Birs situas la sekvantaj komunumoj: Tavannes, Reconvilier, Loveresse, Pontenet, Malleray, Bévilard, Sorvilier, Court, Moutier, Roches, Rebeuvelier, Courrendlin, Courroux, Delemonto, Soyhières, Liesberg, Bärschwil, Laufen, Zwingen, Brislach, Nenzlingen, Himmelried, Grellingen, Pfeffingen, Duggingen, Aesch, Dornach, Reinach, Arlesheim, Münchenstein, Muttenz kaj Birsfelden.

Eksteraj ligiloj redakti