Bister

komunumo de Svislando

Bister estas komunumo en la distrikto Orienta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 33 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Bister
Blazono de Bister
Blazono de Bister
Blazono de Bister
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Orienta Rarono
Koordinatoj  46° 21′ 36″ N 8° 3′ 59″ O / 46.36000 °N, 8.06639 °O / 46.36000; 8.06639 (mapo)Koordinatoj: 46° 21′ 36″ N 8° 3′ 59″ O / 46.36000 °N, 8.06639 °O / 46.36000; 8.06639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 33
Areo 5,84 km²
Alteco 1054 m super marnivelo
Poŝtkodo 3983
Komunumkodo 6172
Mapo de Bister
Mapo de Bister
Situa mapo de Bister
vdr

Geografio redakti

La komunumo Bister situas en Supra Valezo ĉe la suda valflanko. La rivero Rodano formas la nordan komunumlimon. La vilaĝo Bister mem situas proksimume 1 kilometron sude de la rivero sur la suda valflanko. Bister konsistas el la vilaĝo Bister kaj la setlejoj Bänna, Chrizacher kaj Egga, kaj kelkaj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,84 km², de kiuj 39,7% estas kovritaj de arbaro, 17,6% servas por agrikulturo kaj 1,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bister limas en okcidento kaj nordo al Mörel-Filet, en oriento al Grengiols, kaj en sudo al Termen.

Trafiko redakti

Bister situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al Bister kondukas flanka vojo de Filet tra Bister al Grengiols. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto. La haltejo Betten de la Matterhorn-Gotthard-Fervojo en la valfundo estas la plej proksima alirejo al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bister datiĝas el la jaro 1374 kiel Bystur. Dum mezepoko Bister kaj Gyfris (la hodiaŭa vilaĝo Filet) formis kune kvartalon de la Dekonon Orienta Rarono. La du lokoj al si donis komunumajn statutojn en la jaro 1442. En la jaro 1684 la setlejo Bedle estis disigita de Bister kaj aldonita al Grengiols. Tiam Bister fariĝis la ĉefsetlejo de la hodiaŭa komunumo kaj donis sian nomon al la tuta monto. Ĝis la definitiva limdifino en la jaro 1818 Bister havis komunajn alpopaŝtejojn kaj arbarojn kun Mörel. En la 19-a jarcento multaj loĝantoj de Bister formigris al Ameriko. En la 20-a jarcento la malkresko de la loĝantaro daŭradis, la loĝantoj precipe translokiĝis al la komunumoj en la valo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti