Bivakĉapo estas kapvestaĵo por kovri la tutajn kapon kaj kolon, lasante ne kovrita sole malgrandan parton de la vizaĝo, la okulojn, buŝon.

Diversaj manieroj porti bivakĉapon
Tritrua bivakĉapo

Bivakĉapo estas protektilo kontraŭ malvarmo, tiel uzataj de sportistoj en vintra sporto. Por kaŝi la personan identecon ili estas uzataj kaj de specialaj taĉmentoj de militistoj, policistoj kaj de punkuloj dum manifestacioj, de huliganoj kaj teroristoj, kiuj tiel kamuflas sin.

Por aŭtokonkursistoj bivakĉapoj el fajroprotekta materialo estas nepra parto de kontraŭfajra protekto.

Ankaŭ fajrobrigadistoj uzas la ĉapon kiel protekton kontraŭ fajro kaj varmego, ĝi estas parto de la spirprotekta ekipaĵo.

Vidu ankaŭ redakti