Björgvin G. Sigurðsson

Björgvin G. Sigurðsson (Björgvin Guðni Sigurðsson; naskiĝis la 30-an de oktobro 1970) estas islanda politikisto, eks-komercministro. Post la komenco de financkrizo en Islando komence de oktobro 2008 li longe kontraŭstaris la premon ke li (kaj aliaj) rezignu. Fine li rezignis la 25-an de januaro 2009, kaj unu semajnon poste la registaro estis anstataŭita.

Björgvin G. Sigurðsson
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1970 (1970-10-30) (53-jaraĝa)
en Islando Islando
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Alma mater Universitato de Islando vd
Partio Alianco
Familio
Edz(in)o María Ragna Lúðvígsdóttir
Infanoj Guðrún Ragna (2003), Elísabet (2005)
Profesio
Okupo politikisto vd
Dum 24-a de majo 20071-a de februaro 2009
Antaŭulo Jón Sigurðsson
Sekvanto Gylfi Magnússon
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Björgvin.

Familio redakti

Liaj gepatroj estas inĝeniero Sigurður Björgvinsson (n. 1945) kaj instruistino Jenný Jóhannsdóttir (n. 1946). Edzino de Björgvin estas komputistino María Ragna Lúðvígsdóttir (n. 1970). Iliaj filinoj: Guðrún Ragna (2003), Elísabet (2005). Gefiloj de lia edzino: Stefanía Ýrr (1990), Lúðvíg Árni (1992), Karólína (1994), Þóra Andrea (1995).

Eksteraj ligiloj redakti