Bjørn Bjørnson

norvega aktoro, reĝisoro kaj verkisto

Bjørn Bjørnson (Kristiania, - nuna Oslo -, la 15-an de novembro 1859 - la 14-an de majo 1922) estis norvega aktoro, dramverkisto kaj reĝisoro.[1]

Bjørn Bjørnson
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1859 (1859-11-15)
en Christiania
Morto 14-an de aprilo 1942 (1942-04-14) (82-jaraĝa)
en Oslo
Tombo Vår Frelsers gravlund en Oslo vd
Lingvoj norvega vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Familio
Patro Bjørnstjerne Bjørnson vd
Patrino Karoline Bjørnson vd
Gefratoj Bergliot Ibsen • Erling Bjørnson • Einar Bjørnson • Dagny Bjørnson Sautreau vd
Edz(in)o Jenny Sandberg Bjørnson • Gina Oselio • Eileen Björnson vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • teatra aktoro • filmaktoro • verkistofilmreĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filo de Bjørnstjerne Bjørnson, aŭtoro de la norvega nacia himno, kaj de Karoline Bjørnson, li en 1876 eniris la Konservatorion de Julius Stern (Berlino) kaj diplomiĝis ankaŭ ĉe Universitato por Muziko kaj Dramarto de Vieno.

Teatro redakti

En Vieno en 1880 li debutis kiel aktoro. Dungita por la teatro de Duko Georgo la 2-a de Saksio-Meiningen, li laboris ankaŭ en Hamburgo sub la reĝisorado de Bernhardt Pollini. Artodirektoro de Christiania Theater inter 1885 kaj 1893, li havis en verko (de sia patro), Geografi og Kærlighed, la rolon de Profesoro Tygesen.

Li laboris en la Teatro Dagmar, en Kopenhago, kaj estis la unua direktoro de la Nacia Teatro (Oslo) ekde la inaŭguro en 1899 ĝis la jaro 1907 kaj poste de 1923 ĝis 1927.

Persona vivo redakti

Inter 1886 kaj 1890 Bjørnson estis edzo de Jenny Sandberg Bjørnson (1846–1914), kaj en 1893 li edziĝis al la norvega operkantistino Gina Oselio, ĝis eksedziĝo en 1909. En 1909 li reedziĝis, kun Eileen Bendix (1883-1944).

Bjørn Bjørnson mortis en 1942 kaj estas entombigita kun Eileen en la tombejo Vår Frelsers, en Oslo.[2]

Bjørn Bjørnson kaj la patro (1892)

Kelkaj verkoj redakti

Teatraĵoj redakti

  • Moppy og Poppy (kun M. O. Hansson, 1885)
  • Johanne (1898)
  • Solen skinner jo (1913)
  • En tørst kamel (1919)

Libroj redakti

  • Vom deutschen Wesen: Impressionen eines Stammverwandten 1914-1917 (1917)
  • Mit livs historier. Fra barndommens dage (1922)
  • Bjørnstjerne Bjørnson. Hjemmet og vennene. Aulestad-minner (1932)
  • Bare ungdom (1934)
  • Det gamle teater. Kunsten og menneskene (1937)

Referencoj redakti

  1. La informoj baziĝas sur la biografio verkita de Anton Rønneberg (1902–1989), Bjørn Bjørnson ĉe Store norske leksikon
  2. Dahl, Hans Fredrik (1992). ''Vidkun Quisling : En fører for fall''. Aschehoug. ISBN 8257409782.