La blanka flago estas internacia simbolo de paco, armistico kaj kapitulaco. Krom tio blanka estas en kelkaj landoj reĝa koloro.

Blanka flago sur neĝa monto

Flago de kapitulaco redakti

La flago antaŭ ĉio estas konata kiel flago de kapitulaco. Oni ne rajtas ataki soldatojn kiuj portas blankan flagon aŭ svingas per ĝi. Oni atendas ke persono kiu portas blankan flagon, restas neŭtrala kaj ne faras militagojn. La blanka flago estas agnoskita de la Ĝeneva Konvencio.

La flago ankaŭ povas esti uzata de civiluloj kiuj loĝas en aŭ apud milit-areo, por indiki al la batalantaj partioj ke ili ne apartenas al armita movado kaj do ne partoprenas al la konflikto.

Misuzo de la blanka flago estas militkrimo. Plejofte la blanka flago estas improvizita el ĉio kio estas disponebla kiel litotukoj, poŝtukoj, subvestoj k.t.p.