La Blanka intermontoBlanka montpasejo (angle: White Pass) estas 873 m alta intermonto en la Boundary Ranges de la Coast Mountains ĉe la landlimo inter Alasko kaj la kanada Brita Kolumbio. Ĝi estas parto de la nacia historia parko de la Alaska orimpetego. Ĝi ligas la havenurbon Skagway al la lago Bennett.

La Blanka intermonto

Historio redakti

La vojo tra la intermonto estis dum la Alaska orimpetego fine de la 19-a jarcento kun la Ĉilkot-intermonto unu el du ebloj por atingi la orkampojn en la internlando de la pacifika marbordo.

La vojo tra la Blanka intermonto estis pli longa, sed malpli kruta kaj alta ol tiu tra la Ĉilkot-intermonto. Tamen pro pli granda nombro de krimoj, ĉefe fare de Soapy Smith, ĝi estis pli danĝera.

Pro la relative malgranda kruteco oni kreis dum la orimpetego vojon por ĉevalĉaroj tra la intermonton. Tamen multaj ĉevaloj mortis sur tiu vojo pro la malfacilaj vintraj kondiĉoj kaj la pezaj ŝarĝoj, kaj la vojo estis baldaŭ kromnita „Dead Horse Trail“ (Pado de la mortintaj ĉevaloj).

La nomon ricevis la intermonto en 1887 de la geologo William Ogilvie laŭ la tiama kanada ministro pri internaj aferoj Thomas White.

Literaturo redakti

  • Roy Minter: White Pass: Gateway to the Klondike. University of Alaska Press, 1987, ISBN 0-912006-26-9.

Eksteraj ligiloj redakti