Blankaborda iktero

La Blankaborda iktero (Icterus graceannae) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankaborda iktero
Blankaborda iktero
Blankaborda iktero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. graceannae'
Icterus graceannae
(Cassin, 1867)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Ekvadoro kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humdaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas loĝanto ĉefe de kanopeo.

Aspekto redakti

Tiu estas birdo, kun ĉefe sulfurflava plumaro. Maskla plenkreskulo havas mezgrandan nigrajn okulmaskon kiel brido el la bekobazo al la okulo, kiu pluas kaj kovras la gorĝareon sed ne la supran bruston, kio ja estas iom strieca je nigro. Estas nigraj ankaŭ la vosto kaj la flugiloj kiuj montras ne blankan flugilstrion sed ja tre amplekse distribuitajn blankajn bordojn de flugilplumoj kiuj makulas eĉ la flavan ŝultromakulon. Tio nomigas la specion en la komuna nomo. Dume Icterus en la latina scienca nomo aludas al la ĝenerala flava koloro. La beko estas fortika kaj griza (kun eburblanka unua duono de la suba makzelo), dum ankaŭ la kruroj estas grizaj.

Endanĝera statuso redakti

Pro ties tre ampleksa distribuado kaj habitatodiverseco, plej parto de fakuloj konsideras malgranda la minacon de grava malpliiĝo de populacio. Oni devas ankoraŭ mezuri la tutmondan populacion kaj populaciŝanĝojn. Tiu specio restas listita kiel Malplej Zorgiga ĉe Birdlife International.

Referencoj redakti