Blankabrida parulio

La Blankabrida parulio (Basileuterus conspicillatus) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankabrida parulio
Blankabrida parulio
Blankabrida parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Specio: 'B. conspicillatus'
Basileuterus conspicillatus
(Salvin & Godman, 1880)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas endemia de Kolombio.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj, plantejoj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Ĝi estas tre simila al la Grizbrusta parulio, tio estas specio olivverdeca supre kaj flaveca sube kun tre diferenca griza kapo. Tamen kiel diferencoj estas ia blanka brido (kio nomigas la specion) konsistanta en blankaj mentono, “larmostrio” al supra okulo kaj tre markata okulringo duondividita de griza traokula strizono, al kio aludas la latina scienca nomo kie conspicillatus aludas al okulmarkoj aŭ okulvitroj. La irisoj estas malhelbrunaj kaj la kruroj flavecaj.

Referencoj redakti