Blankabrova buteo

La Blankabrova buteo (Leucopternis kuhli) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj. Formas superspecion kun la L. melanops, kun kiu ĝi estis konsiderata samspecia, sed ambaŭ povus esti simpatriaj en malsupra Rivero Tapajós, Brazilo, (tiele la valideco de la specimenoj de melanops el Tapajós estis pridisputata). Monotipa specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankabrova buteo
Blankabrova buteo
Blankabrova buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Leucopternis
Specio: L. kuhli
Leucopternis kuhli
(Bonaparte, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu specio estas ĝis 40 cm longa, supraj partoj estas bluecnigraj, kapo kaj kolo estas blanke striecaj kun nigra masko, dum la subaj partoj estas blankaj, la vosto estas nigra kun fajna blanka bendo. La kruroj kaj vaksaĵoj estas ruĝoranĝaj, dum la beko kaj ungoj estas nigrecaj.

Distribuado redakti

Ĝi troviĝas en norda Sudameriko nome en la sudo de la Amazona Baseno aŭ la samnoma brazila subŝtato (el Rivero Madeira orienten al orienta Pará); krome eble ankaŭ en orienta Peruo (centra Loreto suden al Madre de Dios), norda Bolivio (Pando), kaj norda Brazilo. Ties natura habitato estas tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

La teritorio de la Blankabrova buteo etendas el la Perua Amazonio al nordorienta brazila Pará tra 3000 km inklude marbordaj regionojn; nome ĝi estas limigita de la Rivero Amazono norde. La plej grandaj teritorioj de tiu birdo estas du areoj: sudokcidente en Amazonia orienta Peruo, kaj en suda-centra Amazona Baseno al kombina humida regiono de la riveroj Guaporé kaj Tapajós. En Bolivio, en la limo Brazila-Bolivia ĉe la rivero Guaporé, la teritorio duiĝas kaj troviĝas nur ĉe la fluejo de Guaporé, kaj en norda regiono Bolivia-Perua kie la Guaporé kuniĝas al la Rivero Madeira.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti