Blankabrova muŝkaptulo

La Blankabrova muŝkaptulo (Fraseria cinerascens) estas malgranda paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas lokata en la genro Fraseria.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankabrova muŝkaptulo
Blankabrova muŝkaptulo
Blankabrova muŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Fraseria
Specio: F. cinerascens'
Fraseria cinerascens
(Hartlaub, 1857)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas birdo kun malhelgrizaj supraj partoj sur kies kapo rimarkindegas ambaŭ blankaj makuloj antaŭ kaj super la okuloj, kiuj ŝajnigas falsajn okulojn kiam oni rigardas la birdon frunte kaj kiuj nomigas la specion. La subaj partoj estas helbriza kaj la brusto pli hele skvameca, kies skvamoj formas kvazaŭ kolumon inter la supra brusto kaj la pli hela gorĝo. La ĝenerale griza koloro aperas en la latina scienca nomo kie cinerascens signifas "cindrokolora".

Ĝi estas indiĝena de subsahara Afriko el la Golfo de Gvineo al la baseno de la rivero Kongo, nome en Angolo, Benino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Liberio, Niĝerio, Senegalio kaj Sieraleono. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ marĉoj.

Referencoj redakti