Blankabrusta mesito

La Blankabrusta mesito (Mesitornis variegatus) estas surgrunde loĝanta birdospecio endemia de Madagaskaro. Ĝi estas unu el la tri specioj de la familio de mesitoj nome Mesitornitedoj, ĝi havas malgrandan populacion kaj estas limigita al kvin lokoj en la nordo kaj okcidento de la insulo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankabrusta mesito
Blankabrusta mesito
Blankabrusta mesito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Mesitornitoformaj Mesitornithiformes
Familio: Mesitornitedoj Mesitornithidae
Subfamilio: [[]]
Genro: Mesitornis
Specio: M. variegatus
Mesitornis variegatus
(Geoffroy Saint-Hilaire, 1838)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankabrusta mesito estas mezgranda surterema birdo kiu estis ofte priskribita kiel raleca (simila al familio kun kiu la mesitoj estas foje lokitaj). Tiu specio havas blankan vizaĝon kun distingaj vizaĝaj markoj (blanka superokulo kaj malhelaj vangostrioj) kaj mallongan kaj malhelan bekon. La supraj partoj de la birdo estas ruĝecbrunaj, la subaj partoj estas blankaj kun flaveca brustostrio kaj tre strieca ventro.

La Blankabrusta mesito estas arbara specio; ĝi manĝas malrapide tra la arbargrundo turninte mortintajn foliojn por trovi senvertebrulojn. Ili moviĝas en malgrandaj familiaj grupoj de 2-4 individuoj. La preferata habitato estas neĝenata falfoliaj arbaroj. La populacio de tiu specio estas malpliiĝanta kaj ŝajne tiele pluos. Ĝi suferas pro ĝenado, kaj ties arbaraj hejmoj estas minacataj pro arbarekspluatado kaj arbaraj incendioj. Ĝi estas ankaŭ celo de ĉaspremo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti