Blankadorsa noktardeo

La Blankadorsa noktardeo (Gorsachius leuconotus) estas birdospecio de ardeo de la familio de Ardeedoj. La komuna nomo de la specio estas rekta traduko de la latina scienca nomo leuconotus, tio estas kunmetaĵo de du radikoj signife respektive blanka kaj dorso. Ĝi estis iam lokita en la genron Nycticorax.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankadorsa noktardeo
Blankadorsa noktardeo
Blankadorsa noktardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Gorsachius
Specio: G. leuconotus
Gorsachius leuconotus
(Wagler, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo kaj priskribo redakti

Tiu relative malgranda (50 ĝis 56 cm longa) kaj malhela noktardeo (ĝi estas iom simila al la Noktardeo, sed pli malgranda kaj kun brusto kaj ventro tre ruĝecbruna) troviĝas tra granda parto de subsahara Afriko, sed ĉefe en du areoj: nome en plej okcidenta parto de la Gvinea Golfo kaj en zono el sudo de Orienta Afriko (Ugando) al oriento de Suda Afriko. Ŝajne ili estas ĉefe loĝantaj birdoj sed povas fari mallongajn sezonajn movojn. Ili reproduktiĝas per izolaj paroj, komence de la pluvsezono kun diferencaj jarepokoj en diferencaj regionoj. Kovado okazas dum 24 ĝis 26 tagoj.

Kutimaro redakti

Ili manĝas solaj aŭ en paroj kaj strikte noktule. Dumtage ili ripozas en altaj arboj aŭ en tre densaj marĉoj kaj arbara vegetaĵaro. Tiu specio loĝas en tre densaj arbaroj, ĉe arbarbordaj rojoj, mangrovejoj, insuloj de grandaj riveroj kaj lagoj, arbaraj bordoj de marĉoj kaj foje kareksejoj. Ties dieto ŝajne konsistas el malgrandaj fiŝoj, amfibioj, moluskoj, krustuloj, flugoformikoj, muŝoj kaj aliaj insektoj. La nesto estas bastoneta platformo, kutime bone kaŝita kaj konstruita malalte super akvo en arboj aŭ arbustoj, foje for el akvo en arboj, arbustoj, kareksejoj, mangrovoj aŭ sur rokoj, kavoj aŭ insuloj, sed tre rare en eksponitaj lokoj.

Ĉefa minaco estas habitatoperdo aŭ degradado.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • James A. Kushlan & James A. Hancock: Herons. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854981-4

Eksteraj ligiloj redakti