Blankakola petrelo

La Blankakola petrelo (Pterodroma cervicalis), konata ankaŭ kiel Blankanuka petrelo, estas specio de marbirdo de la familio de Procelariedoj. For de la reprodukta sezono ĝi loĝas tra granda parto de Pacifiko, sed oni konas ke ili reproduktiĝas nur sur la insulo Makaŭlejo en la insularo Kermadekoj de Novzelando kaj en la aŭstraliaj teritorioj de la Norfolkinsulo kaj la Filipinsulo. Ili iam reproduktiĝis ankaŭ sur la Raŭla Insulo, sed la specio estis formortigita el tiu loko. Registroj el reproduktado ĉe Mere Lava, Vanuatuo, estas plej verŝajne el la tre simila Vanuatua petrelo, P. occulta, kiun kelkaj konsideras subspecio de la Blankakola petrelo. La IUCN pritakso kiel Vundebla estas por la "kombina" specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakola petrelo
Blankakola petrelo
Blankakola petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma cervicalis
(Salvin, 1891)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 

Tiu specio similas al la Vanuatua petrelo, P. occulta, sed ĝi estas iome pli granda nome 43 cm longa kun enverguro de 95-105 cm kaj pezo de 380-545 g. Ĝi havas nigran kronon, blankan nukon, malhelgrizajn dorson, flugilojn kaj voston, kaj pli malhelan pugon. La subaj partoj estas blankaj kun malhelaj bazoj en unuarangaj plumoj. La supraj partoj de eluzitaj birdoj iĝas pli malhelaj.

Estas tre malfacile separi la Blankakolan petrelon el la Vanuatua petrelo mare.

Ekologio redakti

Temas pri solema pelaga membro de la grupo de la burdopetreloj de malfermaj maroj de sudokcidenta Pacifiko. Ĝi havas senpenan gracian flugmanieron kun kelkaj flugilfrapoj, kaj ne sekvas ŝipojn. Ili manĝas dumfluge, plukante fiŝojn kaj kalmarojn el ĉe la surfaco.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj laŭsezone humidaj aŭ inundaj herbejoj de malaltaj teroj (por reproduktado) kaj malfermaj maroj (por manĝado). Ĝi estas minacata pro habitatoperdo ĉe siaj reproduktejoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti