Blankavanga pintvostanaso

La Blankavanga pintvostanasoBahama pintvostanaso (Anas bahamensis) estas anaso, tio estas birdo el la grupo de plaŭdanasoj de Karibio, Sudameriko, ĉefe Argentino, Urugvajo, kaj Galapagoj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankavanga pintvostanaso
Blankavanga pintvostanaso, Anas bahamensis galapagensis
Blankavanga pintvostanaso, Anas bahamensis galapagensis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. bahamensis
Anas bahamensis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • A. b. bahamensis (Linnaeus, 1758)
  • A. b. galapagensis (Ridgway, 1890)
  • A. b. rubirostris (Vieillot, 1816)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estis unuafoje priskribata de Linnaeus en sia verko Systema naturae de 1758 laŭ ties nuna scienca nomo.[2]

Estas tri subspecioj: A. b. bahamensis en Karibio, kaj vaganta en suda Florido. A. b. galapagensis en Galapagoj, kaj iome pli granda A. b. rubirostris en Sudameriko. Tiu lasta raso povas esti parte migranta, kiu reproduktiĝas en Argentino kaj vintras pli norde.[1]

Aspekto redakti

 
Bunta bildokapo

Kiel ĉe multaj sudaj anasoj, ambaŭ seksoj estas similaj. Ĝi estas ĉefe bruna kun blankaj vangoj (kio nomigas la specion) kaj ruĝbaza (pli longe en suba makzelo) brilgriza beko (junuloj ne havas tian ruĝecon). La dorso havas tre grandajn nigrajn makulojn (plumoj kun nigra centro kaj malhelbrunaj bordoj) kaj estas ankaŭ nigreca makuleteco en brusto kaj ventro. En vosto videblas blankeca al kremokolora areo.

Ĝi ne povas esti konfuzata kun iu ajn alia anaso en sia teritorio,[1] ĉefe pro la bunta kapobildo. En Afriko estas simila pintvostanaso nome la Ruĝbeka kreko kiu havas ankaŭ blankecan al sablokoloran vangon kaj similan brunecan korpon sed kun pli da ruĝo en beko, kiel sugestas ties nomo.

La speguleto estas verda kaj bruna. Ĝi estas de 46 al 51 cm, kaj pezas de 400 al 700 g.

Kutimaro redakti

Tiu specio loĝas prefere ĉe akvo kun ia grado de saleco, kiaj salecaj lagoj, estuaroj kaj marĉoj de mangrovoj,[1] sed ankaŭ ĉe nesalaj lagoj kaj lagunoj.

La Blankavanga pintvostanaso manĝas semojn, akvoplantojn, algojn kaj malgrandajn bestetojn akiritajn per plaŭdado.

La nesto estas surgrunde inter vegetaĵaro kaj ĉe akvo.[1] La ino demetas 6 al 10 ovojn, kies kovado daŭras 25 tagojn. Tiu specio adaptiĝas bone al kaptiveco.

Ili videblas soleca aŭ en aroj kun individuoj samspeciaj. Ili povas formi ankaŭ grupojn kun la Flavbeka pintvostanaso (Anas georgica), kun kiu ĝi iome similas, sed diferenciĝas facile pro sia blanka gorĝo.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Madge, Steve; Burn, Hilary. (1988) Wildfowl: An Identification Guide to the Ducks, Geese and Swans of the World (Helm Identification Guides). Christopher Helm, p. 224–225. ISBN 0-7470-2201-1.
  2. Linnaeus, C. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata. Holmiae. (Laurentii Salvii), p. 124. “A. grisea, rostro plumbeo: macula laterali fulva, macula alarum viridi luteaque.”.

Eksteraj ligiloj redakti

Blankavanga pintvostanaso, filmetoj, fotoj kaj sonoj ĉe Internet Bird Collection