Blankaventra parulio

La Blankaventra parulio (Basileuterus hypoleucus) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankaventra parulio
Blankaventra parulio
Blankaventra parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Specio: 'B. hypoleucus'
Basileuterus hypoleucus
(Bonaparte, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo kaj Paragvajo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

La karakteroj de tiu birdospecio estas blanka makuleto subokula, blanka markata superokula strio kio enfermas tre grizan kronostrion, tre grizaj traokula strio kaj vango kaj nuance al kolflankoj, flavecaj subŝultroj kaj subpugo kaj tre flavoranĝaj kruroj. La supraj partoj estas grizbrunecaj dum la subaj partoj estas helgrizaj nuance al blankecaj en suba ventro, kio nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie hypoleucus komponiĝas el du radikoj de la antikva greka signife “blanka sube”.

Referencoj redakti