Blankavizaĝa petrelo

La Blankavizaĝa petrelo (Pelagodroma marina), konata ankaŭ kiel Blankavizaĝa ŝtormopetreloFregatpetrelo, estas malgranda marbirdo de la familio de ŝtormopetreloj. Ĝi estas monotipa, tio estas la ununura membro de la genro Pelagodroma.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankavizaĝa petrelo
Blankavizaĝa petrelo fotita en Tasmanio, Aŭstralio.
Blankavizaĝa petrelo fotita en Tasmanio, Aŭstralio.

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Hidrobatedoj Hydrobatidae
Genro: Pelagodroma
Pelagodroma marina
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

La Blankavizaĝa petrelo reproduktiĝas en malproksimaj insuloj de suda Atlantiko, kiaj Tristan da Cunha kaj ankaŭ en Aŭstralio kaj Novzelando. Estas nordatlantikaj kolonioj en la insuloj de Kaboverdo, Kanarioj kaj la Sovaĝaj Insuloj. Ili nestumas en kolonioj proksime de la maro en rokfendoj kie la ino demetas ununuran blankan ovon. Ili pasas la reston de la jaro enmare.

Aspekto redakti

 
Ilustraĵo

La Blankavizaĝa petrelo estas 19–21 cm longa kun 41–44 cm de enverguro. Ĝi havas palbrunajn al grizajn dorson, pugon kaj flugilojn kun nigraj flugoplumoj. Ĝi estas blanka sube, malkiel aliaj nordatlantikaj petreloj, kaj havas blankan vizaĝon (kio estas tialo por la komuna nomo) kun nigra okulareo (traokula bendo al malantaŭo nome nukoflanko) kiel ĉe falaropo. Ties plumaro faras ĝin unu el plej facile identigeblaj petreloj en maro.

Kutimaro redakti

 
Blankavizaĝa petrelo fotita en la Golfo Hauraki, Novzelando.
 
Pelagodroma marinaMHNT.

La Blankavizaĝa petrelo estas strikte pelaga for de la reprodukta sezono, kaj tio, kune kun ties ofte malproksimaj reproduktejoj, faras tiun petrelon malfacile videbla birdo el tero. Nur dum tre akra vetero kaj ŝtormoj povas tiu specio esti puŝita al ĉeftero. Estis kelkaj vidaĵoj en Okcidenta Eŭropo el Francio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Nederlando.

Tiu ŝtormopetrelo estas strikte noktula ĉe la reproduktejoj por eviti predadon fare de mevoj kaj rabmevoj, kaj eĉ evitas veni al tero dum klaraj lunlumaj noktoj. Kiel ĉe plej petreloj, ties piedira kapablo estas limigita al mallonga trenado al la nestotruo.

Ĝi havas rektan glitan flugmanieron kaj plaŭdumas super la akva surfaco, dum ĝi plukas manĝerojn el planktono el la oceana surfaco. Ĝi estas tre gregema, sed ne sekvas ŝipojn, malkiel aliaj ŝtormopetreloj.

Ĝi estas disvastigata tra ties granda teritorio, la Blankavizaĝa petrelo estas pritaksata kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti