Blankenburg (Harco)

komunumo en Saksio-Anhalto, Germanio

Blankenburg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 19 161 loĝantojn.

Blankenburg
Blazono
Blankenburg (Harco) (Germanio)
Blankenburg (Harco) (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Harco
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03944
Poŝtkodo 38889
Aŭtomobila kodo WR
Oficiala Municipokodo 15085055
Subdivido 6 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Frank Schade
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Harzstr. 3
Demografio
Loĝantaro 19161 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 48′ N, 10° 58′ O (mapo)51.79527777777810.962222222222Koordinatoj: 51° 48′ N, 10° 58′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 288 m
Areo 45,23 km²
vdr

Geografie, Blankenburg apartenas al la mezalta montaro Harco.

Urbo kun multaj flankoj redakti

La barokstilaj kasteloj kaj ĝardenoj, la historia urbocentro, muzeo pri gastigado (la tiuteme ununura en Germanujo!) kiel ankaŭ la monaĥejo de Sankta Miĥaelo ravas la vizitantojn.

Ekskursoceloj redakti

La burgo kaj fortikaĵo Regenstein kun la aglo- kaj falkobieno, la vitrofabriko en la urboparto Derenburg kaj la grimpadarbaro surpiede de la legendoza t.n. Diabla muro (germane: Teufelsmauer) estas inter la plej ŝatataj ekskursoceloj de la Harco taŭgaj por la tuta familio. Multnombraj migradopadoj kun elirpunkto en la urbo gvidas onin supren al la konataj interregionaj vojoj.

Saniga kaj bana infrastrukturoj redakti

Kuracendaj gastoj bonege prizorgatas en la moderna kliniko Teufelsbad kaj en la aneksitaj institucioj por (re)bonstatigo. Refreŝiĝo akiratas en la liberaera naĝejo en Derenburg kaj en la biologia subĉiela naĝejo Am Thie.

Literaturo redakti

  • Gustav Adolph Leibrock: Chronik der Stadt und des Fürstentums Blankenburg. – Blankenburg, 1864
  • Bernhard Kiekenap: Spuren des Löwen - Geschichte und Tradition in Braunschweig und Blankenburg. – Braunschweig: Appelhans Verlag, 2002
  • Johann Christoph Stübner: Merkwürdigkeiten des Harzes überhaupt und des Fürstenthums Blankenburg insbesondere. Vol. 1, Halberstadt 1791 (surreta teksto)
  • Johann Georg Leuckfeld: Genealogische und historische Beschreibung derer vormahls gelebten Grafen von Blanckenburg am Hartz-Walde. Frankfurt und Leipzig 1708 (surreta teksto)

Eksteraj ligiloj redakti

panoramo de Blankenburg vidata de la kastelo