Blankflugila turto

La Blankflugila turto (Zenaida asiatica) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj reproduktanto el sudokcidenta Usono tra Meksiko kaj la Karibo. Ĝi estis enmetita ankaŭ en Florido.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankflugila turto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Zenaida Zenaida
Specio: Blankflugila turto Zenaida asiatica
Proksimuma teritorio: purpure, la tutan jaron; oranĝe, reproduktaj areoj; kaj blue, nereproduktaj areoj
Proksimuma teritorio: purpure, la tutan jaron; oranĝe, reproduktaj areoj; kaj blue, nereproduktaj areoj
Proksimuma teritorio: purpure, la tutan jaron; oranĝe, reproduktaj areoj; kaj blue, nereproduktaj areoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plej parto de la loĝantaroj de la Blankflugila turto estas migrantaj, kiuj reproduktiĝas en Usono kaj vintras en Meksikio kaj Centra Ameriko. La Blankflugila turto loĝas en arbustejoj, arbaroj, dezertoj kaj terkulturejoj.

Aspekto redakti

 
En Teksaso.

La Blankflugila turto estas grandaj kaj fortikaj kolomboj 29 cm longaj. Ili estas brunecgrizajn supre kaj grizaj sube, kun rimarkinda blanka flugilmakulo kiu aperas kiel brila blanka duonluno dumfluge (simila la tiu de la malnovmonda Palumbo) kaj videblas ankaŭ ripoze kiel flugilbordo; ankaŭ la bordo de la malhela vosto estas blanka. Plenkreskuloj havas bluan makulon, senpluman haŭtaĵon ĉirkaŭ ĉiu okulo kaj longan, malhelan markon ĉe suba vizaĝo. Okuloj, kruroj kaj piedoj estas ruĝaj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli grizaj ol plenkreskuloj. Ili ne havas bluan okulringon kaj ties kruroj kaj piedoj estas brunecrozkoloraj.

Kutimaro redakti

La Blankflugila turto manĝas ampleksan varion de semoj, grenoj kaj fruktoj. La okcidentaj populacioj de Blankflugila turto (Zenaida asiatica mearnsii) migras al la dezerto Sonora por reproduktiĝi dum la plej varma epoko de la jaro ĉar ili manĝas polenon kaj nektaron, kaj poste fruktojn kaj semojn de kakto Saguaro. Tiu ĉi nearktisa kaj neotropisa specio konstruas ne tre laboritan neston el bastonetoj en arbo kie la ino demetas du kremokolorajn aŭ blankajn senmarkajn ovojn. La flugo estas rapida kaj rekta, kun regula flugilfrapo kaj eventuala vipado per flugiloj kio estas karaktera de kolomboj ĝenerale. Tiu ĉi gregema specio povas iĝi damaĝoplago por agrikulturo, kiam malsupreniras sur la grenorikoltejoj en grandaj aroj. Ĝi estas ankaŭ popola ĉasbirdo en areoj de multnombra loĝantaro.

La voĉo estas kverado kiel usonanoj komprenas kiel ripetita who-cooks-for-you [hu-KUKS-for-JU] (kiu kiuras por vi) kaj hu hu hu hu.

Alia redakti

La rokokantisto Stevie Nicks, indiĝena el Arizono, kie tiu ĉi specio estas la plej komuna en Usono, mencias la Blankflugilan turton kaj ties voĉon elstare en sia sukcesaĵo de la jaro 1981 "Edge of Seventeen".

La Blankflugila turto estas ampleksigante sian teritorion ĝis Kansaso, Arkansaso, Oklahomo kaj norda Nov-Meksikio. Malkiel plej parto de la Blankflugila turto ĉe Teksaso, la kolomboj de tiuj regionoj ne migras vintre.

Literaturo redakti

  • BirdLife International (2004). Zenaida asiatica. 2006 IUCN Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. IUCN 2006. Informo je 09 Majo 2006. Ne minacata.
  • "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
  • Handbook of the Birds of the World Vol 4, Josep del Hoyo eldonisto, ISBN 84-87334-22-9
  • "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti