Blankgorĝa hirundo

La Blankgorĝa hirundo (Hirundo albigularis) estas specio de birdo de la familio de Hirundedoj, kaj de ties plej tipa genro nome Hirundo, kiu reproduktiĝas en suda Afriko el Angolo kaj Zambio suden al Kabo en Sudafriko. Ĝi estas ĉefe migrantaj, vintrantaj en Angolo, Zambio kaj suda Kongo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankgorĝa hirundo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Hirundo
Specio: H. albigularis'
Hirundo albigularis
( Strickland, 1849)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Blankgorĝa hirundo en Boesmansriviermond, Sudafriko.

Tiu ĉi estas birdo de malferma kamparo kaj herbejo, kun prefero por altaj teroj kaj ĉe akvo. Ĝi troviĝas ofte ĉe homfaritaj strukturoj. La Blankgorĝa hirundo konstruas pokalforman neston el koto kun pli milda kovraĵo de herberoj aŭ haroj. Ĝi estas kutime ĉe aŭ eĉ super akvo kaj algluita sub kornico de rokklifo aŭ homfarita strukturo kiel konstruaĵo, akvobaraĵo aŭ ponto. Neloĝataj konstruaĵoj estas preferataj al hejmoj. La nesto povas esti reuzata por sekvaj ovodemetadoj aŭ venontaj jaroj.

La tri ovoj de tipa ovodemetado estas blankaj kun brunaj kaj bluaj makuletoj, kaj estas kovataj de la ino nur dum 15-16 tagoj antaŭ eloviĝo. Tiam ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn. Elnestiĝo okazas post pliaj 20-21 tagoj, sed la birdidoj revenas al nesto por ripozi dum kelkaj tagoj post la unua flugo. La idoj povas naĝi iome al sekurejo se ili falas el nesto.

La Blankgorĝa hirundo estas 14-17 cm longa. Ĝi havas brilajn malhelbluajn suprajn partojn kaj ruĝecan frunton. Malhelblunigra brustozono separas la tre blankan kaj ampleksan areon de gorĝo kaj subvizaĝo -kio nomigas la specion kaj en la latina scienca nomo kaj en aliaj lingvoj- el la helgrizecaj kaj unukoloraj subaj partoj kaj subflugiloj. La supraj flugiloj, subaj flugilplumoj kaj forkoforma vosto estas blunigraj, sed la subvosto havas blankajn makulojn ĉe la plumpintoj. La blanka gorĝo kaj nigreca brustozono estas distingiloj el similaj specioj de la genro Hirundo. La eksteraj vostoplumoj estas iom pli longaj ĉe la masklo ol ĉe la ino. Junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj, kun mallongaj eksteraj vostoplumoj kaj pli bruna krono.

La Blankgorĝa hirundo estas komuna specio, kiu profitis el pliiĝantaj nestoportunoj prezentitaj de la konstruo de pontoj kaj akvobaraĵoj. Ĝi manĝas ĉefe flugantajn insektojn, per rapida akrobata flugi kiel tiu de Kamphirundo. La voĉo estas miksaĵo de trilado kaj pepado.

Referencoj redakti