Blankiismo estas politika tendenco kies nomo devenas de Aŭgusto Blankio, franca socialisto de la 19a jarcento.

Blankio asertis ke la revolucio devas esti rezulto de impulso donita de eta organizita grupo da revoluciuloj, kiuj donus la "helpeton" necesan por konduki la popolon al revolucio. La revoluciuloj tiel kaptante la povon devus establi la novan sistemon, socialisman. Engelso difinas tiel blankiismon en "la programo de la blankiistaj elmigrintoj de la Komunumo"[1] en 1873:

" Blankio estas esence politika revoluciulo; li estas socialisto nur laŭsente, pro simpatio por la popolaj suferoj, sed li ne havas socialistan teorion nek praktikajn projektojn de socia transformo. En sia politika agado li antaŭ ĉio estis "agada homo" kiu kredis, ke eta minoritato bone organizita povus, provante taŭgmomente fari revolucian puĉon, kunpartorpenigi sekve de unuaj sukcesoj la popolamason k tiel realigi venkan revolucion. (...) De la blankiisma ideo ke ĉiu revolucio estas verko de eta minoritato sekvas aŭtomate la neceso de diktatoreco post la sukceso de la insurekto, de diktatoreco kiun gvidas nature ne la tuta revolucia klaso, la proletaro, sed eta nombro el tiuj, kiuj efektivigis la puĉon k kiuj, siavice, jam antaŭe estas submetitaj al diktatoreco de unua aŭ pluraj personoj.

Oni vidas ke Blankio estas revoluciulo de la antaŭa generacio".

Engelso aparte riproĉas al la blankiistoj voli dekreti la revolucion pli ol konstrui ĝin. Li ilustras tiun tendencon per ĉi citaĵo el la "Programo":

" Ni estas komunistoj ĉar ni volas atingi tiun ĉi celon sen halti ĉe mezproksima templinio, kompromiso kiu, prokrastigante la venkon, estas plilongigo de sklaveco."

Tiu kompleta rifuzo de kompromisoj k tiu deziro transsalti la mezproksimajn templiniojn pro "senpacienciĝo" ilustras, por Engelso, la nematurecon de tiu ĉi formo de socialismo kiu rifuzas enkalkuli la historian disvlovadon k ties leĝojn. Trockio resumas, en sia Historio de la rusa revolucio, tiun ĉi marksisman kritikon de la blankiismo tiele: " Principe, la eraro de blankiismo konsistis el identigo de revolucio kun insurekcio. La teĥnika eraro de blankiismo konsistis el identigo de insurekcio kun barikado.".

Sekve, la vorto "blankiisto" estis ĉefe uzita por senvalorigi teorion, de kontraŭuloj, ĉefe kontraŭmetante ĝin al marksismo. Tiel, Lenino k la bolŝevikoj estis nomitaj blankiistoj fare de diversaj marksistoj, kiel Karlo Rapoporto aŭ la menŝevikoj, k notinde far Georgo Pleĥanovo, kiu apogis sin ĉefe sur la avangardan koncepton de la revolucia partio, kiun deziris Lenino. La akuzo estis longe refutita de Roza Luksemburgo en Blankiismo k social-demokratio[2], en kiu ŝi konsideras tiun akuzon pri blankiismo komplete kaduka pro tio ke ĝi estas farita en soci-historiaj kondiĉoj profunde malsamaj:

" Ni social-demokratoj[3] havas taskon multe pli simplan k facilan [ol la blankiistoj]: nur necesas hodiaŭ klopodi gvidi la klasbatalon kiu ekfajris pro neevitebla bezono. La blankiistoj strebadis engaĝi la amasojn malantaŭ ili, dum ni, social-demokratoj, hodiaŭ estas puŝitaj de la amasoj. La diferenco estas granda, same granda kiel inter stiranto kiu penege volas kontraŭflue irigi sian ŝipon k stiranto kiu devas teni la stirilon de ŝipo drivanta pro la fluo. La unua povas ne havi sufiĉe da forto k ĝi ne trafos sian celon, dum la dua havas kiel nuran taskon zorgi, ke la ŝipo ne devojiĝu, ne frakasiĝu kontraŭ rifo aŭ ne ensabliĝu."

Ankaŭ Lenino refutas tiun akuzon, asertante ke la menŝevikoj uzas ĝin retorike k senbaze[4].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Kompleta teksto de la Programme des émigrés blanquistes de la Commune, ĉe Marxists Internet Archive.
  2. TKompleta teksto de Blanquisme et social-démocratie, ĉe Marxists Internet Archive.
  3. La social-democratio estis tiuepoke marksisma k revolucia, temas pri la movado en kiu aktivis Roza' Luksemburgo; ne miksu kun la nuna senco de social-demokratio.
  4. Resumo de la kongreso, Lenino, majo 1906, ĉe Marxists Internet Archive.

Vidu ankaŭ redakti