Blankmana gibono

specio

La blankmana gibono (Hylobates lar) el la ordo de primatoj kaj familio de gibonoj troviĝas en Simaŭ-regiono de Junnan, Ĉinio, kaj ankaŭ en la Hindoĉina Duoninsulo kaj Indonezio. Sur ĝiaj manoj kaj piedoj kreskas blankaj haroj. Ĝia vizaĝo estas brunnigra, senhara kaj ĉirkaŭe de ĝi estas cirklo da blankaj haroj. Staranta ĝi altas malpli ol unu metron. Gi pezas ĉ. dek kilogramojn, kun helflavaj, flavgrizaj kaj nigraj haroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankmana gibono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Gibonoj Hylobatidae
Genro: Hylobates
Specio: H. lar
Hylobates lar
(Linnaeus, 1771)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata (LR/nt)[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Hylobates Lar - Serengeti-Park Hodenhagen 2017 06

La blankbrovaj kaj blankmanaj gibonoj vivas en densa arbaro de Sjiŝŭangbanna de Junnan. Tie kreskas kamforarboj 20-30 metrojn altaj, banjanoj, arbustoj, herboj kaj pteridoj. Ilia vivkutimo similas al tiu de la nigraj gibonoj. Ambaŭ gibonoj prenas fruktojn, semojn, arbofoliojn, ĝermojn kaj florburĝonojn kiel siajn nutraĵojn, kaj krome, manĝas ankaŭ birdetojn, birdovojn kaj insektojn. Ili estas mildaj, sed, kiam ili trafas atakon de malamiko, la tuta grego kune batalas kontraŭ ĝi. Pro ekspluatado de arbaroj la vivkondiĉoj de gibonoj fariĝas malfavoraj, ke ili generas pli malfacile. Ĝuste pro tio protekti la gibonojn kaj severe malpermesi kapti ilin estas la plej grava tasko.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Eudey et al (2000). Hylobates lar. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.

Vidu ankaŭ redakti