Blanknigra kormorano

La Blanknigra kormorano, Blanknigra tufkormoranoKavaupaka (Microcarbo melanoleucosPhalacrocorax melanoleucos) estas komuna akvobirdo de Aŭstralazio, troviĝanta ĉe la marbordoj, insuloj, estuaroj, kaj internaj akvoj de Aŭstralio, Nov-Gvineo, Novzelando, Malajzio, kaj Indonezio, kaj ĉe insuloj de sudokcidenta Pacifiko kaj ĉe Ĉeantarkto. Ĝi estas malgranda mallongbeka kormorano ĉefe nigra supre kaj blanka sube kun flava beko kaj malgranda kresto, kvankam ĉefe nigra blankagorĝa formo hegemonias en Novzelando. Oni agnoskas tri subspeciojn. Ĝis ĵuse plej fakuloj menciis tiun specioj kiel Phalacrocorax melanoleucus.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blanknigra kormorano
Blanknigra kormorano
Blanknigra kormorano

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. melanoleucos
Phalacrocorax melanoleucos
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Teritorio de la Blanknigra kormorano
Teritorio de la Blanknigra kormorano
Teritorio de la Blanknigra kormorano
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

La specio estas konata kiel Blanknigra kormorano en Aŭstralio, kaj kiel Malgranda tufkormorano aŭ per la maoria nomo de Kavaupaka en Novzelando. La termino Blankagorĝa tufkormorano estas uzata ankaŭ por la melanisma formo tie.[1]

La Blanknigra kormorano estis origine priskribita de la franca naturalisto Louis Jean Pierre Vieillot en 1817. Ties latina specifa epiteto devenas el la grekaj vortoj melano- "nigra", kaj leukos "blanka".[2] En 1931, usona ornitologo James Lee Peters estis la unua kiu konsideris ĝin en separata genro kun la Pigmea kormorano (M. pygmaeus), la Eta kormorano (M. niger), kaj la Longavosta kormorano (M. africanus). Ekde tiam, molekulaj studoj fare de Sibley kaj Ahlquist montris, ke la Eta kormorano kaj la Longavosta kormorano formis grupon kiu frue evoluis disde la aliaj kormoranoj. Tiu grupo de "mikro-kormoranoj" ricevis la genran nomon de Microcarbo, dekomence priskribita de la franca naturalisto Charles Lucien Bonaparte en 1855.[3] La genra nomo devenas el la antikva greka mikros "malgranda", kaj el la latina carbo "karbonigra". Tamen, plej maljunaj fakuloj ankoraŭ aludas al la specio kiel Phalacrocorax melanoleucus.

Komune oni agnoskas tri subspeciojn:

  • M. m. melanoleucos. Loĝanta tra la teritorio de la specio escepte en Novzelando kaj la ĉeantarktaj insuloj
  • M. m. brevicauda Mayr 1931. Endemia de la insulo Rennell, en la Salomonoj
  • M. m. brevirostris Gould 1837 (Malgranda tufkormorano). Loĝanta tra Novzelando kaj regule vidata en la ĉeantarktaj insuloj; reproduktiĝis sur la Kampbela Insulo. Kelkaj fakuloj traktas tiun formon kiel distinga specio, P. brevirostris.

Aspekto redakti

 
Malhela beko estas netipa.
 
Kapo de detale

La Blanknigra kormorano estas malgranda kormorano 56–58 cm longa kun pli mallonga beko 3 cm kaj pli longa vosto ol la Eta kormorano; ĝi havas malgrandan nigran kreston. Estas du morfoj en Novzelando. Subspecioj melanoleucos kaj brevicauda troviĝas nur en nigrablanka morfo, nigra (kun iomete da verda nuanco) supre kaj blanka sube. Tio troviĝas ankaŭ en subspecio brevirostris, sed en tiu formo la melanisma morfo estas multe pli komuna. En tiu formo la tuta plumaro estas nigra kun verdeca nuanco escepte ĉe la flankoj de la kapo, mentono, gorĝo kaj supra kolo; la beko estas flava kun nigra supre. Troviĝas ankaŭ intermezaj formoj.[1]

La nigrablanka formo estas brile nigra supre kun blankaj vizaĝo, subaj partoj kaj femuroj. La beko kaj nuda senpluma haŭtaĵo ĉirkaŭ la vizaĝo estas flavaj. En ambaŭ formoj la kruroj kaj piedoj estas nigraj.[4] La nigrablanka formo estas rara en Novzelando, kaj estas plej komuna tie en Nordio, kie ĝi estas ĝis unu el kvar birdoj pli malpli.[1]

La idoj havas malhelbrunan lanugon, kun nigrablanka morfo havanta makulojn el pli pala lanugo. Nematuraj birdoj estas senkoloraj nigrecbrunaj, kun nigrablankaj morfobirdoj havantaj pli palajn subajn partojn.[1]

La Blanknigra kormorano faras mallaŭtan kveradon dum pariĝado.[1]

 
Flugilsekiga sinteno.

Distribuado kaj habitato redakti

La specio havas teritorion tra Novzelando, el insulo Stevardo al Nordio,[1] kaj tra kontinenta Aŭstralio (kvankam ne en la arida interno de okcidento de la lando) kaj Tasmanio kaj Indonezio.[4] Disvastigata kaj komuna, ĝi loĝas ĉe akvejoj kiaj marĉoj, lagoj, lagunoj, estuaroj kaj la marbordo.[1][4]

Manĝo redakti

La Blanknigra kormorano estas benta manĝanto, tio estas, ĝi trovas sian predon en la marfundo. Ĝi estas solema manĝanto, normale plonĝante en relative neprofunda akvo, ofte ĉe la bordo. Plonĝotempoj estas mallongaj, de ĉirkaŭ 15 al 20 sekundoj, kun rekuperaj tempoj en la surfaco de 5 al 10 sekundoj se la predoj ne estas englutata. Ili kaptas varion de fiŝpredon sed malkutima alta proporcio (preskaŭ 30% laŭpeze averaĝe, kaj ĝis 80% en kelkaj individuoj) de krustuloj. En Novzelandaj akvoj ili estas plej ofte vidataj predante lokajn soleojn kaj aliajn malgrandajn ebenfiŝojn. Ili konsumas ankaŭ angilojn kaj insektajn larvojn. Tiuj estas alportataj al la surfaco por esti englutataj: la birdo foje metas fiŝon sur la akvosurfacon por re-orientiĝi ĝin kaj engluti unue la kapon. Pro tiu kutimo, ili suferas iome da kleptoparazitado fare de la mevo Tarapungo.

Reproduktado redakti

 
Ripoze, Tasmanio.

Reproduktado okazas unufoje jare printempe aŭ komence de somero en sudaj areoj de ties teritorio (suda Aŭstralio kaj Novzelando), kaj post la musono en tropikaj regionoj. La nesto estas platformo konstruita el branĉetoj kaj bastonetoj, ofte ankoraŭ verdaj kun folioj sur la forkoj de arboj, kutime eŭkaliptoj kiuj staras sur akvo. Nestoj estas ofte lokataj ĉe tiuj de aliaj akvobirdoj kiaj aliaj kormoranoj, ardeoj, ibisojplataleoj. La ino demetas 4 al 5 palbluajn ovalformajn ovojn kiuj estas 46 x 31 mm. La ovoj estas kovrataj per fajna tavolo de kalko, kiu havigas ilin blankan senbrilan ŝirman aspekton. Ili iĝas pli kaj pli makulitaj per fekaĵoj, kiel la nesto, dum la daŭro de la reprodukta sezono.[5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Falla RA; Sibson RB, Turbott EG. (1972) A Field guide to the birds of New Zealand. Auckland: Collins. ISBN 0-00-212022-4.
  2. Liddell, Henry George kaj Robert Scott. (1980) A Greek-English Lexicon (Abridged Edition). United Kingdom: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4.
  3. Christidis L, Boles WE. (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Canberra: CSIRO Publishing, p. 103. ISBN 978-0-643-06511-6.
  4. 4,0 4,1 4,2 Slater, Peter. (1970) A Field Guide to Australian Birds:Non-passerines. Adelaide: Rigby, p. 208–09. ISBN 0-85179-102-6.
  5. Beruldsen, G. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self, p. 190. ISBN 0-646-42798-9.

Literaturo redakti