Blanko

plej hela koloro

Blanka aĵo totale reflektas la lumon, sorbante nenion. Blanko, samkiel nigro kaj grizo, estas neŭtra koloro.

Kolorcirklo

Simbole redakti

En multaj religioj blanko estas sankta koloro portata de pastroj ktp. En katolikismo la Papo portas blankajn vestojn.

En okcidenta kulturo blanko kutime reprezentis pozitivajn kvalitojn, kiel pureco, pacon, bonkoreco, senkulpecohonesteco.

En Ĉinio blanko reprezentis okcidenton kaj funebro. Ĉinaj funebraj vestoj tradicie estas blankaj.

En la plej granda parto de Afriko kaj en Vjetnamio blanko estas la koloro de malĝojo kaj funebro.

Blanko apartenas al la Tutarabaj koloroj kaj la Tutslavaj koloroj.

Oni ankaŭ uzas la vorton "blanka" por priskribi la rozhelbrunan haŭton de Eŭropdevenaj kaŭkazoidoj.

Nuancoj de blanka redakti

En la lingvo Esperanto la vorto "blanko" kiel ĉiuj nomoj de koloroj estas A-karaktera radiko.

Lumo estas perceptita de la homa vida sistemo kiel "blanka", kiam la alvenanta lumo al la okulo stimulas ĉiujn tri specojn de kolorsensemaj konusetoj en la okulo en proksimume egalaj kvantoj.[1].

Kolorsistemo en la informadiko
RGB: (255, 255, 255)
HTML: #FFFFFF
CMYK: (0, 0, 0, 0)
HSV: (0°, 0%, 0%)
 
vdr


  • lilia - delikate blanka, kiel lilio.

Blanka farbo kun ... fariĝas ...

Ĝenerale iom da blanko "heligas" farbon, ekzemple blanka kun bruna kreas "helbrunon".

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Wyszecki & Stiles. Color Science (Scienco pri koloro)', ‑a eldono, p. 506.