La Blankokula anaso (Aythya nyroca) estas mezgranda anaso el la familio de Anasedoj kaj grupo de merganasoj propra el Eŭrazio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankokula anaso
Blankokula anaso, masklo
Blankokula anaso, masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Aythya
Specio: A. nyroca
Aythya nyroca
(Güldenstädt, 1770)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Ilustraĵo de blankokulaj anasoj - masklo kaj femalo - fare de Henrik Grunwald de 1908

Ĝi grandas 40 cm, sed gamas 38 al 42 cm longa kun enverguro de 63 al 67 cm kaj pezo de 650 al 800 g; estas pli malgranda kaj proporcia ol la Brunkapa anaso.

La kapo, kolo, brusto, flanko estas brile ruĝecbrunaj; la koloroj de la viranaso estas pli viglaj kaj pli ruĝecbrunaj en kapo kaj brusto, dum pli malhelbruna en kolo kaj dorso. La ventro kaj la flugilstrio estas tre blankaj, bone videblaj dum flugo same kiel la blankaj flugilkovrilaj plumoj. La okuloj de la viranaso estas blankecaj (kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo) al flavecaj, tiuj de la inanasoj estas brunecaj. La pura blanka subvosto helpas distingi tiun specion el iome simila Tufanaso. La beko estas grizeca, pli helgriza al bluecgriza centre, pli malhela al nigreca el naztruo al bekobazo kaj kun nigra makulo pinte.

Distribuado redakti

Ties reprodukta habitato estas marĉoj kaj lagoj kun unu metro aŭ plie de akvoprofundo. Tiuj anasoj reproduktiĝas en suda kaj orienta Eŭropo (ĉefe suda Rusio kaj Balkanio) kaj suda kaj okcidenta Azio. Ili estas iome migrantaj, kaj vintras pli suden kaj en nordan Afrikon.

Tiu estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Kutimaro redakti

 
Blankokulaj anasoj

Ĝi flugas rapide, vigle. Dum la reprodukta sezono ili estas silentemaj, sed ĉiukaze la masklo havas la raŭkan fajfon "tak-tak-tak" aŭ "ĉuk-ĉuk-ĉuk" kaj la inoj murmurajn sonojn same raŭkajn "gaaa".

Tiuj estas gregemaj birdoj, kiuj formas grandajn arojn vintre, ofte mikse kun aliaj merganasoj, kiaj la Tufanaso kaj la Brunkapa anaso.

La Blankokula anaso vivas kiel la Brunkapa anaso, nestas en plant-abundaj lagoj, marĉoj.

Tiuj birdoj manĝas precipe per plonĝado aŭ per plaŭdado. Ili manĝas ĉefe akvajn plantojn kun iome da moluskoj, akvaj insektoj kaj malgrandaj fiŝoj. Ili ofte manĝas nokte, kaj ili vertikaliĝas por manĝo same kiel plej karakteraj merganasoj. Ili aktives ĉefe frumatene kaj vespere.

Ĝi vivas 8 jarojn.

Reproduktado redakti

 
Aythya nyroca - MHNT

Tiu specio estas monogama nur dum la reprodukta sezono. La nesto estas konstruita ĉe akvo kaj foje eĉ sur vegetala insuleto ene de lago. La ino faras ununuran ovodemetadon el 7 al 10 0voj. La kovado daŭras 25 al 28 tagoj kaj estas farata nur de la ino. Ekflugo okazas post 55 tagoj. Ili atingas seksan maturecon post unu jaro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Plia legado redakti