Blankventra stepkoko

La Blankventra stepkoko (Pterocles alchata) estas mezgranda birdo de la familio de pterokledoj. Temas pri malfacile videbla birdo, ĉar spite siajn kolorojn povas kamufliĝi tre bone.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankventra stepkoko
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Pterokledoj Pteroclididae
Genro: Pterokloj Pterocles
Specio: P. alchata
Pterocles alchata
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pterocles alchata

Disvastiĝo kaj rasoj redakti

La nomiga raso reproduktiĝas en la Iberio kaj suda Francio ĉe Crau, kaj la orienta formo P. a. caudacutus (Gmelin, 1774) troviĝas en nordokcidenta Afriko, kaj el sudorienta Turkio oriente ĝis Kazaĥio. Ĝi estas parte migranta, ĉar kelkaj birdoj translokiĝas el Azio al Mezoriento kaj al norda Barato vintre.

Aspekto redakti

 
Ilustraĵo

La Blankventra stepkoko estas 31–39 cm longa kun enverguro de 54–65 cm kaj pezo de 200-280 g. La kapo kaj supraj partoj estas grizflavecaj. La subaj partoj estas blankaj kun helbruna brustobendo (videbla eĉ dumfluge) separanta la blanka ventro el la flavverdeca kolo. La bekoj estas blugrizaj. Ambaŭ seksoj estas tre similaj, sed ekzistas diferencigaj detaloj kaj la ino havas pli mallongan voston ol la masklo. Ambaŭ seksoj havas bluajn okulringojn kaj nigrajn striojn traokulajn, sed krome la masklo havas tre nigran gorĝon (markita de ruĝecaj nuancoj) dum inoj havas tie helajn makulojn. Maskloj havas grizajn kronon kaj nukon, dum inoj havas ilin pli malhelajn kaj tre markite punktitajn. Maskloj havas tre koloran helbrunan brustobendon kiu estas limigita per du nigraj strioj, dum ĉe la inoj estas limigita supre per dua bendo pli hela, kies supra strio estas pli larĝa ol la aliaj. En dorso la masklo montras tri tre diferencajn partojn: supre flavverdajn skvamojn, antaŭe mallarĝajn striojn brunajn kaj nigrajn kaj malantaŭe kvar brunaj larĝaj strioj limigitaj de mallarĝaj nigraj strioj; ĉe inoj ĉio estas pli homogene striita kaj kamufliga.

La masklo de la orienta raso havas pli senkolorajn subajn partojn ol la eŭropaj birdoj, kaj la inoj havas blankajn, pli ol flavajn, flugilkovrilojn.

La Blankventra stepkoko havas etajn kolombecajn kapon kaj kolon, sed fortikan korpon. Ĝi havas longajn pintajn flugilojn, kiuj estas sube blankaj kun nigraj bordoj kaj pintoj, kaj longan pintegan voston. La voĉo estas laŭta gatar-gatar.

Kutimoj redakti

Tiu gregema specio reproduktiĝas printempe en sekaj malfermaj senarbaj ebenaĵoj kaj similaj medioj. Sed ili preferas esti proksime de akvejoj. La nesto estas grunda truo (en Afriko eĉ spuro de kamelo) en kiu la ino demetas 2 aŭ 3 kremokolorajn ovojn kun kamufligaj markoj. Ambaŭ seksoj kovas, sed la ino dumtage ĉefe por protekti la ovojn el la suno kaj la masklo vespere por varmigi ilin. Unu tagon post eloviĝo la idoj elnestiĝas kun la gepatroj kaj piediras ĉirkaŭe, eĉ ekbekoprenas erojn. Antaŭ unu monato ili jam ekflugas.

Dekomence okazas pariĝadaj ceremonioj per kio la masklo persekutas aŭ allogas inojn malsuprenigante la kapon kaj montrante kaj malfermante la voston.

La flugo estas fajfa, rekta kaj rapida. Aroj flugas al akvejoj je mateniĝo. Por tiu flugado tre ofte oni organizas multnombrajn arojn. Ili estas vegetaranoj kaj manĝas ĉefe grejnojn, herberojn, semojn de cerealoj kaj pli malofte verdajn folietojn aŭ burĝonojn. En Afriko aŭ Arabio ili prenas la grejnojn el la fekaĵoj de la kameloj. Kiel la kokoformaj birdoj, tiu specio englutas sablerojn kaj ŝtonetojn por faciligi la digestadon.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti