Blankvizaĝa ŝterno

La Blankvizaĝa ŝterno (Sterna repressa) estas specio de ŝterno, tio estas birdo de la familio de Ŝternedoj. Fakte estas du ŝternoj kun la sama diferenciga ero, tio estas blanka vizaĝo aŭ vango: tiu ĉi kaj la alia estas la Blankvanga ŝterno, Chlidonias hybridus; ambaŭ povas esti konfuzita laŭ nomo. La decido pri la esperanta nomigo estas iom hazarda ĉar similsignifa.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankvizaĝa ŝterno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Sterna Sterna
Specio: Blankvizaĝa ŝterno 'Sterna repressa'
Ernst Hartert 1916
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas en nordorienta kaj orienta Afriko, nome en Egiptio, Eritreo, Ĝibutio, Sejŝeloj, Somalio, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Kenjo kaj en okcidenta AzioMezoriento, nome Barejno, Irano, Irako, Israelo, Jordanio, Kuvajto, Omano, Kataro, Sauda Arabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Jemeno kaj en aliaj sudaziaj landoj kiel ĝis okcidenta Barato, Pakistano kaj Maldivoj. La specio vintras ĉe marbordoj.

La Blankvizaĝa ŝterno estas specio protektita de la Traktato por la konservado de Afrikeŭraziaj Migrantaj Akvobirdoj (AEWA en la angla).

La tutmonda loĝantaro povas esti ĉirkaŭ 600,000 birdoj.

Aspekto redakti

Tiu estas pli malhela ŝterno ol aliaj samfamilianoj, 30-35 cm longa kaj 110-140 g peza, kun malhelgrizaj supraj kaj subaj partoj, blanka vizaĝo, longaj pintaj flugiloj kaj tre forkoforma vosto. La beko estas mezlonga, akrapinta kaj malhelruĝa kun nigrapinto (foje ĉio nigra) kaj la kruroj estas mallongaj kaj ruĝoranĝaj. Ĝi havas nigrajn kronon ĝis sub la okulo kaj nukon en reprodukta plumaro; nereproduktuloj kaj junuloj perdas tiun nigron kaj havas nur malhelajn makuloj ĉirkaŭ la okulo kaj ĉe la nuko. Sed la plej rimarkinda eco kiu diferencigas la specion disde la aliaj ŝternoj estas, ke ĝi montras blankan vizaĝon somere. Pro tio ĝi ofte povas aspekti simila al la Blankvanga ŝterno.

Kutimoj redakti

Estas marborda specio, ofte enmara, nalofte interne. Ĝi nestas en rokoj, sablejoj, ŝtonaj aŭ koralaj insuloj. Ĝi manĝas etajn fiŝojn kaj senvertebrulojn per plonxado kiel plej granda parto de sternoj, sed ankaŭ per plukado. Ofte surakviĝas aŭ piediras en neprofundaj akvoj, malkiel aliaj ŝternoj.

Ĝi reproduktiĝas en kolonioj ĝis de centoj da paroj. La nesto estas engrunda truo, kovrita el planteroj. La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn.

Referencoj redakti