Blas Infante Pérez de Vargas (naskita en Casares, Malago la 5-an de julio 1885 - mortinta en Sevilo la 11-an de aŭgusto 1936) estis hispana politikisto, verkisto kaj muzikologo, konsiderata kiel fondinto de la andaluza patrujo. Por Andaluzio li mem realigis la naciajn simbolojn: flago, blazono, himno de Andaluzio.

Blas Infante
Persona informo
Blas Infante Pérez de Vargas
Naskonomo Blas Infante Pérez de Vargas
Naskiĝo 5-an de julio 1885 (1885-07-05)
en Casa Natal de Blas Infante
Morto 11-an de aŭgusto 1936 (1936-08-11) (51-jaraĝa)
en Sevilo
Mortis per pafvundo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Granado vd
Partio Federacia Respublika Demokratia Partio vd
Memorigilo Blas Infante
Profesio
Okupo politikistoverkistojuristoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Skulptaĵo de Blas Infante, patro de la andaluzismo kaj esperantisto, Arundo, Hispanio

Lia etnisma idealo estis federisme orientita kaj kuplita al strebo de sociaj kaj ekonomiaj reformoj, sub la influo de georgismo.

Sub lia inspiro la Asembleo de Arundo (1918) aprobis ĉarton bazitan sur la aŭtonomisma Federa Konstitucio de Antequera, 1883. Dum la Dua Hispana Respubliko la andaluzismon reprezentis Junta Liberalista, federisma partio de li gvidata. Blas Infante estis mortigita de la frankistoj komence de la civila milito, kiam la kontraŭrespublika armeo eniris Sevilon, ĉar danĝera aŭtonomisto kaj speco de liberpensa socialisto.

Azuleĥa bildo de Blas Infante, en la avenuo Blas Infante de Jerez.

Blas Infante kaj Esperanto redakti

Blas Infante parolis Esperanton[1][2]. Samkiel L. Zamenhof ankaŭ Blas Infante donis al siaj kreaĵoj naciisman internaciisman karakterizon[3]. En lia prelego Juan de Dios Montoto de Sarriá menciis ankaŭ 'Esperanton kiel videbla arkitekturo en la Domo de Blas Infante en Coria del Río' (Sevilo)[3]. Lia naskiĝdomo (Calle Carrera 55 en Casares, Malago) estas nun muzeo kaj turisma oficejo[4]. En la strato O'Donnell (Sevilia) troviĝas Fondumo Blas Infante[3]. Blas Infante ankaŭ verkis himnon de Andaluzio, de kiu ekzistas ankaŭ versio en Esperanto.

Eldiro de Blas Infante : "Mia naciismo antaŭ tiu de Andaluzio estas la homaro"[5]

Libroj redakti

  • 1915 El ideal andaluz
  • 1920 Motamid, ultimo rey de Sevilla
  • 1921 Cuentos de animales
  • 1921 La dictadura pedagógica

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Aŭtunoj en Hispanio, Heroldo de KCE, numero 10, 1a jarkolekto, decembro 2017, p. 1
  2. Enrique Iniesta Cano, Biografio de Blas Infante, Vol. 2, 2003, aperas en ĝi la fotografaĵo de la UEA-membrokarto de Blas Infante de la jaro 1923.
  3. 3,0 3,1 3,2 Blas Infante, Andaluzismo kaj Esperanto, prelego de Juan de Dios Montoto de Sarriá.
  4. (angla) Blas Infante - Revolutionary (1885-1936)
  5. (es) 81 años del asesinato de Blas Infante, el 'Padre de la Patria Andaluza' (81 jaroj post la mortigo de Blas Infante, la 'patro de la andaluzia patrujo')