Blasco de Garay (1500–1552) estis hispana mararmea kapitano kaj inventisto.

Blasco de Garay
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1500 (1500-01-01)
Morto 1-an de januaro 1552 (1552-01-01) (52-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo inventistomaristomilitisto
vdr

De Garay estis kapitano en la hispana mararmeo en la reĝado de la imperiestro Karlo la 5-a. Li faris plurajn gravajn inventaĵojn, inklude de ilo por plonĝado, kaj de la padela rado kiel anstataŭo de remiloj. En la deknaŭa jarcento, hispana arkivisto asertis esti eltrovinta dokumentojn kiu montris ke Garay elprovis ŝipon mastrumitan per vaporo en 1543. Tamen, ĉi tiuj asertoj estis senkreditigita de la hispanaj aŭtoritatoj.[1]

Inventaĵoj redakti

Garay mem sendis al la imperiestro dokumenton kun ok inventoj inter kiuj troviĝis:[2]

  1. Maniero retrovi ŝipojn submare, eĉ se ili estis mergitaj cent klaftojn profunde, per nur la helpo de du viroj.
  2. Aparato per kiu iu ajn povus esti mergita sub akvo senfine
  3. Alia aparato por eltrovi objektojn sur la marfundo nur okule.
  4. Maniero por konservi lumon brulantan submare.
  5. Maniero sensaligi saletan akvon.

Polemiko pri padelrado redakti

La atribuo al Blasco de Garay pri la elprovado de vapora motoro funkciigita sur boato en la haveno de Barcelono estis asertita en 1825 de Tomás González, direktoro de la reĝaj arkivoj de Simancas, al la distinginda historiisto Martín Fernández Navarrete. González deklaris ke en dosiero kiun li trovis, estas dokumentaro aprobanta teston faritan la 17an de junio 1543 de la Maramea Kapitano kaj Inĝeniero de la mararmeo de Karolo la 5-a en navigada sistemo kun neniuj veloj aŭ remiloj, enhavanta grandan kuprovazon kun bolanta akvo. Navarrete eldonis la rakonton de González en 1826.

La malfruiĝintaj asertoj faritaj en la nomo de Blasco de Garay poste estis senkreditigitaj de la hispanaj aŭtoritatoj.[1]

La malsukceso trovi dokumentaron konfirmantan tiun leteron kondukis al polemiko inter francaj kaj hispanaj scienculoj. La afero akiris tian popularecon ke Honoré de Balzac skribis komedion, kun la temo kiel argumento, kun titolo Les Ressources de Quinola kiu premieris en Parizo la 19an de marto 1842 kaj kiu simpatiis al la hispana aserto.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Museo Naval, Catálogo guia del Museo Naval de Madrid, IX edición, Madrid, 1945, page 128.
  2. . ISBN 0-12-063650-6.