Blatné
Blatné, hungare Pozsonysárfő [poĵonjŝArfO], germane Scharfing estas vilaĝo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Šarfia.
Blatné | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Regiono Bratislavo | ||
Distrikto | distrikto Senec | ||
Poŝtkodo | 90 082 | ||
Aŭtokodo | SC | ||
Telefonkodo | ++421-33-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 534 (en 2 006) | ||
Loĝdenso | 112 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°16′00″N 17°25′00″O / 48.266667°N, 17.416667°O (mapo) Koordinatoj: 48°16′00″N 17°25′00″O / 48.266667°N, 17.416667°O (mapo) | ||
Alto | 137 m s.m. | ||
Areo | 16 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Blatné [+] | |||
Situo redakti
Blatné situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj (aŭtovojo preteriras). Senec troviĝas je 5 km-oj.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1245. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Pozsonysárfő 1421 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Szenc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Blatné 1398 homoj, (1360 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Adalberto de 1390, en la 18-a jarcento barokiĝis
- skulptaĵoj pri Johano Nepomuko de 1736, pri Sankta Floriano de 1811, pri Urbano la 1-a de 1870
- tombeja kruco de 1801
- kaverno Lourdes de 1940
- akvorezervujo
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio