Blazono de Aŭstralio

La blazono de Aŭstralio oficialiĝis la 19-an de septembro 1912. Ĝi montras sespartan ŝildon.

Blazono de Aŭstralio
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: en 1912
vdr

Priskribo redakti

La blazono estas vertikale dufoje kaj horizontale unufoje dividita, kun dekorita kadro. En la ses blazoneroj montriĝas la emblemoj de la federaciaj ŝtatoj de Aŭstralio.

  • La unua blazonoparto, heraldike dekstre supre (el la vidpunkto de la spektanto maldekstre supre), reprezentas Nov-Sud-Kimrion kaj montras en arĝento Georgan Krucon kun po ora stelo sur siaj braktoj. En sia mezo estas montataj kurantaj oraj leonoj.
  • La meza blazonoparto de la supra vico sur blua fono montras la arĝentan Sudan Krucon el kvin diversgrandaj steloj. Super tio ŝvebas ora krono por Viktorio.
  • Heraldike dekstre sube en arĝento estas kantobirdo de la specio Gymnorhina tibicen en naturaj koloroj, sidanta sur nigra branĉo. Ĝi reprezentas Sudan Aŭstralion.
  • La sesa blazonoparto montras en arĝento kurantan ruĝan leonon kaj reprezentas la insulon Tasmanio.

Aŭstraliaj teritorioj, kiel la Norda Teritorio aŭ la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio ĉirkaŭ la urbo Kanbero, ne estas reprezentataj en la blazono.

La blazonoŝildon portas en naturaj koloroj heraldike dekstre kanguruo, la nacia besto de Aŭstralio, kaj heraldike maldekstre emuo. Ambaŭ bestoj estas tipaj por Aŭstralio kaj ne povas moviĝi malantaŭen. Tio reprezentu la antaŭenpaŝemon kaj progreson de Aŭstralio.

Super la ŝildo ŝvebas la ora stelo de la Commonwealth of Australia, la komunumo de Aŭstralio. La stelo havas sep pintojn, ses por ĉiu el la ses federaciaj ŝtatoj kaj plian por la teritorioj. Sub la ŝildo bildiĝas branĉoj de akacioj, sur kiu kuŝas arĝenta banderolo kun la vorto "Australia" en nigraj majuskloj.

La ora akacio (Acacia pycnantha), en Aŭstralio nomata Golden Wattle, estas la nacia planto de la lando.