Blazono de Belorusio

La blazono de Belorusio en sia nuna formo akceptiĝis en 1995 per referendumo. Voĉdoniĝis pri la neklare formulita demando ĉu transpreniĝu la "malnovaj" respektive "ĝisnunaj" ŝtataj insignioj (blazono kaj flago) - ne tute klaris, ĉu "malnova"/"ĝisnuna" aludu al la malnova blazono de la Grandduklando Litovio kaj la blanka-ruĝa-blanka flago aŭ la blazono kaj flago el la Sovetunia epoko.

Blazono de Belorusio
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: 2012
vdr

Belorusoj neniam antaŭe havis politikan suverenecon antaŭ 1991, krom dum mallonga periodo en 1918 kiam la mallongdaŭra Belorusa Popola Respubliko uzis la rajdiston kiel ĝian emblemon.[1] La unikaj belorusaj naciaj simboloj ne estis kreitaj, ĉar plejparto de loĝantoj de tiu ĉi areo ne konsideris sin belorusoj, kaj la teritorio de la nuna belorusia ŝtato estis regata de Prusio, Pollando, Litovio kaj Rusio ĝis la 20-a jarcento.[2][3] Belorusa nacio estis formita en la sovetia epoko, kiam estis kreita Belorusa SSR, okazis intensa belorusigado de ĉiuj sferoj, inkluzive de edukado[4][5].

La post la referendumo oficialigita blazono tre similas al la blazono, kiu uziĝis dum la Sovetunia epoko.

Blazono Pahonja

La malnova blazono de la Grandduklando Litovio ekde la jaro 1995 nerekte estas malpermesita kaj nun krom la blanka-ruĝa-blanka nacia flago estas konsiderata simbolo de la politika rezisto kontraŭ la registaro de Aleksandro Lukaŝenko.

La plej granda diferenco de la sovetunia blazono estas, ke martelo kaj falĉilo anstataŭiĝis per silueto de la belorusia ŝtata teritorio. La dua diferenco estas ke la banderolo kiel nacia ŝtatonomone plu notas "Belorusa SSR" sed nun „Respubliko Belarus“.

eksa blazono de la Belorusa SSR

Transpreniĝis la simbolo de leviĝanta suno super la terglobo, kun longaj sunradioj. Supre troveblas ruĝa stelo. La randon de la blazono konsistigas plektita banderolo el tritiko kaj floroj, simila al la banderolo en la en 1995 enkondukita ruĝa-verda nacia flago.

Referencoj redakti