Blazono de Bulgario

La blazono de Bulgario estas simbolo de sendependeco de la lando ekde la jaro 1997 kaj estis projektita laŭ la ekzemplo de la blazono de jaroj 1930-1946. Ĝia ĉefa elemento estas ora leono kun krono. Ĝi troviĝas sur ruĝa blazonŝildo. Ĉe la supra rando de la blazonŝildo troviĝas krono kun kvin krucoj kaj unu kruceto supre. La ŝildon apogas du leonoj - la dekstra estas sama kiel la ŝilda leono kaj la maldekstra estas ĝia respeguliĝo. Ambaŭ leonoj staras sur branĉoj de kverko. Sub ili troviĝas rubando kun tri naciaj koloroj kaj moto: Съединението прави силата (bulgare: "Unueco donas forton").

Blazono de Bulgario
La blazono de Bulgario
La blazono de Bulgario
Uzata ekde: 1997
vdr