Blazono de Ekstremaduro

La Blazono de Ekstremaduro estas priskribita en la titolo I de la Leĝo 4/1985, de 3a de junio, pri la blazono, la flago kaj la tago de Ekstremaduro.

Blazono de Ekstremaduro; oficiala modelo.

La blazonon ornamas krono . En la supra duono estas maldekstra kvarono en kiu ruĝa leono (simbolo de la Regno Leono) super flava fono kaj flava kastelturo (simbolo de la Regno Kastilio) super ruĝa fono. Ambaŭ regnoj konkurencis kaj komplementiĝis en la konkero de la regiona teritorio el la araboj. En la malsupra duono super blua fono estas la Kolonoj de Heraklo kun la motoo Plus Ultra. En la centro estas bildo de anzino kiel kultura simbolo de la regiono.

Ĝi aperas en la oficialaj konstruaĵoj, la Flago de Ekstremaduro, la oficialaj vehikloj, la diplomoj, dokumentoj, insignoj ktp.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Escudo de Extremadura en la hispana Vikipedio.