Blazono de Katalunio

La blazono de Katalunio ekestis en la 12-a jarcento. La blazonŝildo montras kvar ruĝajn palisojn sur heraldike ora (do fakte flave) fono. Origine temis pri la blazono de la grafoj de Barcelono kaj de la Kronlando de Aragono. Kiam plej granda parto de Katalunio respektive Aragono iĝis kontrolata de Kastilio, super la blazonŝildo aldoniĝis reĝa krono de Kastilio respektive nun Hispanio. La blazono ankaŭ montratas en la flago de Katalunio. Tie la ruĝaj vertikalaj palisoj de la blazono estas horizontalaj larĝaj strioj.

Blazono de Katalunio
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: en la 12-a jarcento
vdr