Blazono de Kolombio

La blazono de Kolombio en sia nuna formo validas ekde la jaro 1924, sed principe sen grandaj ŝanĝoj fontas el la unua oficiala versio de 1834.

Blazono de Kolombio
Oficiala versio de la blazono de Kolombio
Oficiala versio de la blazono de Kolombio
Uzata ekde: 1924 (unua versio ekde 1834)
vdr

La blazonŝildo estas dividata al supra helblua, meza blanka kaj suba helblua partoj. En la supra parto centre videblas granato kaj flanke po unu korno de abundo: el la dekstra fluas oraj moneroj, kaj el la maldekstra fruktoj, ĉiuj simboloj de prospero kaj abundo. Meze videblas ruĝa friga ĉapo sur ora bastono, simbolo de la respublika stato de la lando. Kaj sube videblas du trimastaj velŝipoj sur du maroj dividitaj per mallarĝa terlango - la du maroj estu la Pacifika Oceano kaj la Karibia Maro reprezente de la Atlantika Oceano.

Super la blazonŝildon (simile kiel en la blazono de Ekvadoro) sternas siajn flugilojn granda kondoro, simbolo de forto kaj grando de la ŝtato. Li en la beko tenas verdan ŝnuron, kiu mem tenas la blazonŝildon. En la ungoj li havas heraldike orkoloran (fakte flavan) rubandon kun la ŝtata devizo "libertad y orden", do "libero kaj ordo".