Blazono de Nov-Zelando

La blazono de Nov-Zelando en sia nuna formo validas ekde la jaro 1956.

Blazono de Nov-Zelando
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: en 1956
vdr

Priskribo redakti

La ŝtata blazono estas en bluo kaj ruĝo kvaronigita blazonŝildo kun centra heraldike arĝenta (fakte blanka) simbola paliso.

En la paliso estas tri nigraj unumastaj velŝipoj kun ŝnure kunigitaj veloj kaj etenditaj remiloj. Prua, poŭpa kaj mastopinta flagetoj estas nigraj. En la unua blazonoparto videblas la stela konstelacion Suda Kruco: kvar (1;2;1) blankrandaj kvinpintaj steloj, kies plej suba iom pli grandas (simbolo por la stela konstelacio Suda Kruco). La dua blazonoparto montras oran ŝafofelon, la tria oran faskon da greno kaj la kvara du orajn metiilojn, iksoforme krucitajn.

La blazonŝildon portas heraldike dekstre (do el la vidpunkto de la spektanto maldekstre) blonda, blanke vestita kaj nudpieda virino, simbolo por la eŭropaj enmigrintoj, portanta la flagon de Nov-Zelando, kaj maldekstre nudpieda viro kun oraj-nigraj naciaj vestaĵoj, portanta lancon. Sur fundamento el du verdaj branĉoj de "arĝenta filiko" (cyathea dealbata) kuŝas arĝenta banderolo kun la landa nomo „NEW ZEALAND“ ("Nov-Zelando") en bluaj majuskloj.

Super la blazonŝildo ŝvebas britia reĝ(in)a krono kiel simbolo de la formala supera rego de Britio.

La blazono de Nov-Zelando en variita formo ankaŭ videblas sur la "reĝa standardo" (angle Royal Standard), la flago de la brita reĝino, kaj la blazono de Niuo, teritorio dependa de Nov-Zelando, estas variaĵo de ĝi.