Blazono de Papuo-Nov-Gvineo

La blazono de Papuo-Nov-Gvineo oficiale validas ekde la jaro 1971.

Blazono de Papuo-Nov-Gvineo
La ŝtata blazono
Uzata ekde: en 1971
vdr

Priskribo redakti

La blazono montras paradizbirdon (paradizeedo) kun vaste etenditaj vostaj plumoj en parada pozicio, kiu sidas sur ceremonia lanco de lokuloj antaŭ duobla tamburo (Kundu-tamburo).

Sub tio troveblas troveblas la anglalingva skribaĵo „Papua New Guinea“ (Papuo-Nov-Gvineo).

Ankoraŭ pli simboligita bildigo de la paradizbirdo troveblas en la flago de Papuo-Nov-Gvineo.

 
La koresponda flago de Papuo-Nov-Gvineo

Simboleco redakti

La birdo en la mezo interpreteblas kiel simbolo por la unueco de la loĝantoj. Ĝi bone taŭgas kiel landa simbolo, ĉar ĝi krom en Novgvineo nur troveblas en la nordo de la kontinento Aŭstralio kaj en la insularo Molukoj. La besto enkondukiĝis kiel blazona besto, kiam la teritorio ĝis la fino de la Unua Mondmilito estis kolonio de la Germana Regno.

Ankaŭ la lanco kaj la tradicia duobla tamburo estas interpretataj kiel simbolo de la loka socio. Ambaŭ objektoj gravas en la tradiciaj ritoj de la lando.