Bleach [Blīĉ] (en Japana titolo, ĉiam majuskle BLEACH; ブリーチ [burīĉi]) estas mangaa kaj animea serio de Tite Kubo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Resumo redakti

Ĝi rakontas pri vivo de KUROSAKI Iĉigo, kiu estas 15-jaraĝa altlerneja studento kapabla vidi fantomojn. Ŝinigamiino (japane: 死神 Ŝinigami lit. dio de morto, angle: Shinigami) nomata Kuĉiki Rukia renkontis lin iutage dum ŝi serĉas kavulon (Malbona spirito, angle: Hollow). Frontante la spiriton, ŝi vundiĝis, kaj transdonis almenaŭ tute sian povon al li. Do, la aventuroj de Iĉigo kaj Rukia komenciĝis, kaj ili elserĉas Kavulojn kaj purigante entombigas spiritojn.

La frua parto rakontas pri incidentoj ĉirkaŭ Iĉigo kaj aliaj amikoj. Tamen, la rakonto ekrakontis pli profunde en la mondon de dioj de morto, la "postviva mondo", "Soul Society".

Rakonto redakti

Provizora Ŝinigamio redakti

En fikcia urbeto Karakura (空座町) en Tokia Metropolo. Ĉefrolulo KUROSAKI Iĉigo kiu havas inspiron, nokte renkontiĝis kun KUĈIKI Rukia. Ŝi diris ke ŝi estas Ŝinigamiino kaj serĉas kavulon (malbonan spiriton, angle Hollow). Kiam Kurosaki ne tute kredis ŝian diron, Kavulo atakis lian familion. Ŝi severe vundiĝis en batalo kontraŭ la spirito, ŝi decidis transdoni duonon da sian povon al Iĉigo, donante al li ŝancon batali kontraŭ Kavulo. Iĉigo malvenkigis ĝin per unu glavobato.

Je la sekvanta tago, Rukia reaperis en klasĉambro de Iĉigo kiel transiĝinta studento. Ĉar forteco de spirito de Ichigo sorbis preskaŭ tute ŝian povon, ŝi ne povis labori kiel ŝinigamio. Ĝis ŝi resanigos sian kapablon, Iĉigo devis transpreni ŝian laboron. Unue li rifuzis ĝin, tamen kiam li savis atakatan animon el Kavulo, decidis transpreni ŝian laboron.

Iĉigo laboris kiel provizora ŝinigamio, li kaj Rukia solvis incidentojn kaŭzitajn de Kavuloj. Ili savis ankaŭ Inoue Orihime kaj SADO "ĈAD" Jasutora kiuj estas samklasanoj de Iĉigo. Kavolojn kiujn Ichigo alfrontis, inkludas tiun kiu mortigis lian patrinon. Ju pli longe Rukia restas en la homa mondo, des pli komforte ŝi sentas sian vivon tiean, eĉ se ŝi restas nur por restarigi sian povon.

Subite finis ŝia komforta vivo tiea. Iutage Iĉigo renkontis IŜIDA Urjū kiu estas Kvincio (Japane 滅却師 lit. ruinigisto, detruisto, angle Quincy). Iŝida kiu havis postkoleron kontraŭ ŝinigamioj, trudis Iĉigo konkursi detrui Kavuloj. Kvankam Iŝida volis ke li ne implikus ordinarajn popolojn, la konkurso endanĝerigis Inoue, Ĉad, samklasanojn kaj familianojn de Iĉigo. Ĉar Inoue kaj Ĉad kiuj eltrovis sian povon en la danĝero, detruis Kavulojn kaj Urahara-familio helpis, ili venkis la katastrofon. Finfine Iĉigo repuŝis Kavan Mondon (grandan malbonan spiriton, Menos Grande) per surpriza potenco.

Tamen, la rimarkinda batalo sciigis al Animejo (angle: Soul Society) kie ŝi estas. Animejo sendis ŝinigamiojn por aresti Rukia kiu transdonis ŝinigamian povon al homo kontraŭe leĝon de Animejo. Timante persekuton de Animejo, ŝi forkuris el hejmo de Ichigo. Malfeliĉe, du ŝinigamioj el Animejo, ŝia infaneca amiko Abarai Renĵi kaj pliaĝa frato Kuĉiki Bjakuja trovis ŝin kaj preskaŭ mortigis Iĉigo kiu celus helpi Rukia. Do ŝi petis lin forgesi pri ŝi, kaj reiris al Soul Society kiel malliberulo. Ŝi petis Iĉigo forgesi pri ŝi ĉar ŝi ne volis ke li estus mortigota. Iĉigo, Iŝida, Inoue kaj Ĉad decidis penetri en Animejo por savi Rukian.

Rolularo redakti

Vidu la tutan rolularon

Rolularo de Bleach
Main Characters: KUROSAKI Iĉigo | KUĈIKI Rukia

Karakura High School: Inoue Orihime | IŜIDA URJŪ | Sado "Ĉad" Jasutora

Butiko Urahara: URAHARA Kisuke | ŜIHŌIN Joruiĉi

Shinigamioj (Gotei 13):
3a: IĈIMARU Gin KIRA Izuru, 4a: UNOHANA Recu JAMADA Hanatarō, 5a: AIZEN Sōsuke, 6a: KUĈIKI Bjakuja ABARAI Renĵi, 8a: KJŌRAKU Ŝunsui, 10a: HICUGAJA Tōŝirō 11a: ZAKARI Kenpaĉi, 12a: KUROCUĈI Majuri, 13a: UKITAKE ĴūŝirōŜIBA Kaien.

Vizardoj: Ŝinĵi Hirako

Arankaroj: Grimmjow Jaegerjaquez | Ulquiorra Cifer